Eŭropa Valutoŝanĝa Mekanismo II: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e korektoj lingvaj kaj ligilaj
Linio 10:
La Eŭropa Valutoŝanga Mekanismo ekvalidis la 1-an de januaro 1999 kaj signifis la faktan enkondukon de la [[Eŭro]], kvankam tiam ankoraŭ ne cirkulis ajna Eŭro-monero aŭ -monbileto ie en Eŭropo. Ekde tiam naŭ aldonaj membroŝtatoj de [[Eŭropa Unio]] aliĝis al la interkonsento. [[Danio]] kaj [[Grekio]] estis la unuaj landoj: [[Grekio]] aŭtomate forlasis la interkonsenton pri Eŭropa Valutoŝanĝa Mekanismo, kiam la 1-an de januaro 2001 ĝi enkondukis la eŭropan valuton kiel nacia valuto. Danio aplikas la interkonsenton ĝis hodiaŭ kaj ne estas planoj enkonduki la eŭropan valuton enlande.
 
La [[27an de junio]] 2004 la ŝtatoj [[Estonio]], [[Litovio]] kaj [[Slovenio]] kiel unuaj el la mezeŭropaj landoj de Eŭropa Unio aliĝis al la interkonsento. [[Slovenio]] enkondukis la eŭropan valuton la 1-an de januaro 2007.
 
Estonio (ekde la jaro 1993) kaj Litovio (ekde februaro 2002) jam antaŭ la aliĝo al la interkonsento estis ligintaj siajn valutojn fikse al la [[Germana marko]] respektive la [[Eŭro]]. [[Malto]] la 29-an de aprilo 2005 ankaŭ fiksis sian nacian valuton al la eŭropa. [[Latvio]] simile ekde la 1-a de januaro 2005 fikse ligis sian valuton [[Lato]] al la [[Eŭro]]. Tiuj fiskaj ligoj tamen estis unuflankaj konsentoj de la naciaj ŝtatoj - la [[Eŭropa Centra Banko]] en [[Frankfurto ĉe Majno]] laŭkontrakte nur post aliĝo de ŝtato al la Eŭropa Valutoŝanĝa Mekanismo kaj posta troa misrilato de la nacia kaj eŭropa valutoj de la valuta ligo devas interveni: centra interveno nepras, kiam la misrilato atingas la limon de 15 procentoj, sed eblas ankaŭ jam pli frue, kiam pli eta misrilato videbliĝas.