Eŭropa Valutoŝanĝa Mekanismo II: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 10:
La Eŭropa Valutoŝanga Mekanismo ekvalidis la 1-an de januaro 1999 kaj signifis la faktan enkondukon de la [[Eŭro]], kvankam tiam ankoraŭ ne cirkulis ajna Eŭro-monero aŭ -monbileto ie en Eŭropo. Ekde tiam naŭ aldonaj membroŝtatoj de [[Eŭropa Unio]] aliĝis al la interkonsento. [[Danio]] kaj [[Grekio]] estis la unuaj landoj: [[Grekio]] aŭtomate forlasis la interkonsenton pri Eŭropa Valutoŝanĝa Mekanismo, kiam la 1-an de januaro 2001 ĝi enkondukis la eŭropan valuton kiel nacia valuto. Danio aplikas la interkonsenton ĝis hodiaŭ kaj ne estas planoj enkonduki la eŭropan valuton enlande.
La [[27an de junio]] [[2004]] la ŝtatoj [[Estonio]], [[Litovio]] kaj [[Slovenio]] kiel unuaj el la mezeŭropaj landoj de Eŭropa Unio aliĝis al la interkonsento. [[Slovenio]] enkondukis la eŭropan valuton la 1-an de januaro 2007.
Estonio (ekde la jaro 1993) kaj Litovio (ekde februaro 2002) jam antaŭ la aliĝo al la interkonsento estis ligintaj siajn valutojn fikse al la [[Germana marko]] respektive la [[Eŭro]]. [[Malto]] la 29-an de aprilo 2005 ankaŭ fiksis sian nacian valuton al la eŭropa. [[Latvio]] simile ekde la 1-a de januaro 2005 fikse ligis sian valuton [[Lato]] al la [[Eŭro]]. Tiuj fiskaj ligoj tamen estis unuflankaj konsentoj de la naciaj ŝtatoj - la [[Eŭropa Centra Banko]] en [[Frankfurto ĉe Majno]] laŭkontrakte nur post aliĝo de ŝtato al la Eŭropa Valutoŝanĝa Mekanismo kaj posta troa misrilato de la nacia kaj eŭropa valutoj de la valuta ligo devas interveni: centra interveno nepras, kiam la misrilato atingas la limon de 15 procentoj, sed eblas ankaŭ jam pli frue, kiam pli eta misrilato videbliĝas.
La
Laŭ la stato de 2007 do sep landoj partoprenis la interkonsenton pri Eŭropa Valutoŝanĝa Mekanismo. El ili, [[Kipro]] kaj [[Malto]] enkondukis la komunan eŭropan valuton la 1-an de januaro 2008, [[Slovakio]] la [[1-an de januaro]] [[2009]] kaj [[Estonio]] la 1-an de januaro 2011. Sekva membroŝtato estis [[Latvio]], kiu enkondukis la valuton la 1-an de januaro 2014. Tio laŭ la stato komence de la jaro 2014 restigas nur la membrojn [[Litovio]] kaj [[Danio]] en la Eŭropa Valutoŝanĝa Mekanismo 2. Litovio alcelas enkondukon de la Eŭro en 2015<ref>[http://www.15min.lt/en/article/politics/lithuania-to-aim-for-eurozone-entry-in-2015-526-300365 anglalingva artikolo "Litovio alcelas eŭrozonan eniron en 2015", retejo de la gazeto "15 min" la 25-an de januaro 2013]</ref>, dum Danio ne havas konkretajn planojn.
== Kandidataj ŝtatoj ==
|