Maria de Aŭstrio (1505-1558): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
guberniestro de la Hispana Nederlando
Linio 2:
[[Dosiero:HabsburgMaria.jpg|thumb|250px|right|Maria de Habsburgo.]]
'''Maria de Habsburgo de Hungario''' aŭ simple '''Maria de Aŭstrio''' (palaco de Coudenberg, [[Bruselo]], [[18-a de septembro]] de [[1505]] - [[Cigales]], provinco Valladolid, Hispanio, [[18-a de oktobro]] de [[1558]]) estis la tria filino (kaj kvina descendanto laŭ naskordo) de [[Filipo la 1-a (Kastilio)|Filipo "la Bela"]], [[arkiduko]] de Aŭstrio kaj duko de Burgonjo, kaj de [[Johana de Kastilio]], heredantino de la regnoj de [[Aragono]] kaj [[Kastilio]], konita kiel "Johana la Freneza". Ŝi estis edzino de la reĝo de [[Hungario]] ([[11-a de decembro]] de [[1521]] – [[29-a de aŭgusto]] de [[1526]]), nome de [[Ludoviko la 1-a Jogajlido|Ludoviko la 2-a de Hungario]].
 
Post la morto de Ludoviko, Maria akceptis la oficon de guberniestro de la [[Hispana Nederlando]] kaj havis tiun inter 1531 kaj 1555.
 
Ŝi estis virino de tre alta moralo kaj elstara politika kaj administra valoro, amplekse rekonita ene de la familio [[Habsburgo]] kiel plej inteligenta en la familio. Danke al ŝi, ĉar ŝi estis perantino inter siaj fratoj [[Karlo la 5-a (Sankta Romia Imperio)|Karlo la 5-a]] kaj [[Ferdinando la 1-a (Sankta Romia Imperio)|Ferdinando la 1-a]], oni evitis la ruinigon de la dinastio, ĉar ŝi vivigis la ligon inter ambaŭ.