Virino: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 80:
En la [[Mezepoko]] la rolo de virinoj malpliiĝis eble rilate al la disvastigo tra [[Eŭropo]] de [[kristanismo]] kaj ties bildo de virinoj kiel apogo al la edzo kaj tiele de duaranga ekzistado. Tamen ĉiam estis kazoj de esceptoj (kiaj [[Hildegard de Bingen]]) ekzemple en [[monaĥinejo]]j. La [[Renesanco]] kaj postaj jarcentoj plibonigis ĝenerale la vivkondiĉojn kaj vivnivelon de la homoj, sed ne aparte plibonigis la situacion de virinoj kiel duaranga socia grupo. Tute male ĝis la fino de la [[19a jarcento]] apenaŭ aperis sociaj aŭ kulturaj movadoj kiuj plendis pro plia egaleco por virinoj. Nur kun la komenco de [[feminismo]] kaj la lukto por la virinaj balotrajtoj oni povas paroli pri intencoj plialtigi la duaklasecon de virinoj.
 
Laŭlonge de la [[20a jarcento]] okazis en diversaj landoj, kulturoj kaj lua diversaj gradoj la aliĝo de la virino al la [[labormerkato]], krom en la socioj kie jam ili devis peni por la laboro kaj hejme kaj ekstere por alporti manĝajojn kaj aliajn rimedojn, kiel okazis en multaj lokoj de [[Afriko]], [[Azio]] kaj [[Sudameriko]]. Tiu aliĝo okazis diverse depende de la profesioj: tiele en okcidentaj landoj estis profesioj kiuj jam delonge povis esti plenumataj de virinoj kiaj instruistinoj, flegistinoj kaj aliaj. En la socialismaj landoj, profesioj kiuj ne estis tradicie permesitaj al virinoj, komencis estis malfermaj por virinoj, kiaj konstruistinoj, bus- kaj trajn-ŝoforinoj, laboristinoj en industriaj fabrikoj ktp. Tio ne nepre okazigis plibonigon en la nivelo de konsidero aŭ eĉ de [[salajro]]j. Ankoraŭ en la [[21a jarcento]] kaj eĉ en unu el la plej altnivelaj socioj kia povas esti en [[Usono]] la geaktoroj ĉeestantaj por la ceremonio de la disdonado de [[Oskar-premio]]j [[Patricia Arquette]] plendis, ke ankoraŭ virinoj ne ricevas saman saliron ol viroj; kaj multaj ĉeestantoj kompreneble ĉefe famaj aktorinoj plaŭdis.<ref> Álvaro P. Ruiz de Elvira, ''Los mejores momentos de los Oscar'', [[El País]], 24a de februaro 2015, http://cultura.elpais.com/cultura/2015/02/23/actualidad/1424651781_156953.html konsultita la [[14an de marto]] 2015.</ref>
 
== Virinoj povas esti ==