Juan Manuel de Rosas: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 12:
Li aliĝis al la Federala Partio, kvankam ideologio apenaŭ estis grava por li, kiu interesiĝis ĉefe por ordo. Tiele en 1820 konsideris invadon fare de federaloj kiel minaco por Bonaero kaj aliĝis al la [[unueciguloj]]. Sed kiam tiuj promesis ekonomiajn postulojn al la provincoj, Rosas vidis tion ankaŭ kiel minaco por la interesoj de Bonaero. En 1827 li havis altrangan postenon kiel militestro de milicoj. Decembre de 1828, la unuecigulo Juan Lavalle arestis kaj ekzekutis Dorrego, la ĝistiaman bonaeran guberniestron.<ref>Rock, David (1987). Argentina, 1516–1987: From Spanish Colonization to Alfonsín. Los Angeles: University of California Press. ISBN 0-520-06178-0. Paĝo 103.</ref> Post la malapero de Dorrego, Rosas plenigis la vacuojn de federalisma estro kaj ribelis kontraŭ la unueciguloj. Li alianciĝis kun Estanislao López, estro de la Provinco Santa Fe, kaj tiuj venkis super Lavalle ĉe la Batalo de la Ponto Márquez en aprilo 1829. Kiam Rosas eniris en la urbo Bonaero novembre tiujare, li estis venkinta militestro kaj estro de la federuloj.
 
La [[6an de decembro]] [[1829]], la Ĉambro de Reprezentantoj de Bonaero elektis Rosas kiel guberniestro kaj garantiis lin per eksterordinara povo.<ref>Shumay, Nicolas (1993). The Invention of Argentina. Los Angeles: University of California Press. ISBN 0-520-08284-2. Paĝo 117.</ref> Tio markis la komencon de lia reĝimo, proskribita de historiistoj kiel diktatoreco.<ref>Ekzemple Clayton, Lawrence A.; Conniff, Michael L. (2005). A History of Modern Latin America (2 ed.). Belmont, California: Thomson Learning Academic Resource Center. ISBN 0-534-62158-9. Paĝo 72. Edwards, Todd L. (2008). Argentina: A Global Studies Handbook. Santa Barbara, California: ABC-CLIO. ISBN 978-1-85109-986-3. Paĝo 28. Hooker, Terry D. (2008). The Paraguayan War. Nottingham: Foundry Books. ISBN 1-901543-15-3. Paĝo 15, ktp</ref> Li uzis [[cenzuro]]n kaj apartigis siajn opoziciantoj, ĉar interesiĝis nur pri pluteno de ordo.
 
Dum sia regado li devis okupiĝi pri ekonomiaj problemoj kaj la povo de unueciguloj kiun hegemoniis en kelkaj provincoj. La kapto de José María Paz, ĉefa estro de unueciguloj, en marto 1831 rezultis en la fino de la milito inter tiuj kaj la federaloj; ĉiukaze Rosas permesis provincan aŭtonomecon per la Federala Pakto. Fine de sia unua regadotempo, oni konsideris ĝenerale ke Rosas plibonigis la politikan kaj la financan stabilecon. Tamen li ankoraŭ havis opozicion de federuloj, kiuj estis akceptintaj diktatorecon kiel provizoran solvon, nun postulis la adopton de Konstitutio, kio absolue ne plaĉis al Rosas. Ĉiukaze lia regadotempo finis la 5an de decembro 1832.