Stanisław Skalski: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 8:
'''Stanisław Skalski''' (naskiĝis la 27-an de novembro 1915 en Kodyma, [[Odesa provinco]], mortis la 12-an de novembro 2004 en [[Varsovio]]) – [[brigada generalo]], [[piloto]] de Pola Militistaro, [[flug-aso]] de la [[dua mondmilito]] kun la plej altaj paftrafoj inter polaj [[aviadilo|aviadistoj]]. Distingita per Ora Kruco de la Ordeno [[Virtuti Militari]]. Post 1989 [[politikisto]], kunkreinto de la partio [[Memdefendo de la Respubliko Pollando]]. Patrono de Gimnazio n-ro 10 en [[Zielona Góra]].
 
Stanisław Skalski batalis [[invado en Pollandon|septembre 1939]], kiel komandanto en la 142-a Ĉasaviadila Skadro. De aŭtuno 1940 batalis en [[Anglio]] partoprenante interalie en la aera [[batalo de Anglio]]. Komandanto de pluraj skadroj, de la [['''Diviziono]] n-ro 317''', ankaŭ en [[Tunizio]] kaj [[Malto]]. Oficiale oni atribuis al li pafan alterigon de 18 kaj 11/12 da aviadiloj kun 2 probablaj. Revenis al [[Pollando]] en 1947, kie estis akuzita pri perfido fare de stalinisma regopovo kaj kondamnita al mortpuno; la verdikton oni ŝanĝis al vivdaŭra malliberigo(<ref>http://niezlomni.com/jeden-z-niewielu-ktorym-anglicy-zawdzieczaja-tak-wiele-skazany-za-zdrade-narodu-umieral-w-domu-opieki-spolecznej-wideo/</ref>). En 1956 estis rehabilita. Aŭtoro de rememoroj pri la septembra kampanjo: ''Czarne krzyże nad Polską'' (Nigraj krucoj super Polujo), eldonitaj en 1957.
 
En 2007 aperis biografio de la generalo verkita de Katarzyna Ochabska, en 2008 reĝisorita de Agnieszka Bujas filmo ''Żyłem, jak chciałem'' (Mi vivis, kiel mi volis) rakontanta pri la sortoj de Stanisław Skalski. De la 7-a de oktobro 2010 estas stratpatrono en varsovia kvartalo Gocław.