Jan Peter Balkenende: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e - ŝablono
Neniu resumo de redakto
Linio 22:
Li elektiĝis estro de la parlamenta grupo je la 1-a de oktobro 2001 postsekvante [[Jaap De Hoop Scheffer]]-on. Je la [[3-a de novembro]] 2001 li iĝis ''lijsttrekker'' (ĉefa kandidato) de CDA en parlementaj elektoj de majo 2002. Dum tiuj elektoj populista politikisto [[Pim Fortuyn]] murdiĝis; la rezulto de la elektoj estis restarigo de CDA kiel plej granda partio en la nederlanda parlamento.
 
Je la [[4-a de julio]] [[2002]] reĝino [[Beatrix]] komisiis formadon de nova [[registaro]] al Balkenende, kaj je la 22-a tiumonata li iĝis ĉefministro de registaro konsistanta el partioj CDA, dekstre-liberala [[Popola Partio por Libereco kaj Demokratio]] (VVD) kaj populista [[Listo Pim Fortuyn]] (LPF). Jam post 87 tagoj la registaro falis, pro interna malstabileco en LPF. Post fruigitaj elektoj en 2003 Balkenende formis sian duan registaron kun VVD kaj [[Democraten 66]] (socialliberaluloj).
 
Oni kritikis Balkenende-on pri manko da gvidemo, speciale dum la falo de sia unua kabineto. Balkenende emas substreki sociajn valorojn, dum ke granda nacia debato pri nederlandaj sociaj valoroj kiun li volis iniciati ĝis nun ne vere konkretiĝis. Kontraste, la politiko de sia registaro temas pri reformo de publikaj servoj, malaltigo de krimo, malpliigo de publika elspezo, kaj severa politiko pri enmigrado. Ankaŭ sia rigida korpolingvo kaj similo al [[Harry Potter]] kaŭzis multe da, foje akra, publika primoko.
Linio 28:
Balkenende estas [[kalvinismo|kalvinisto]]. Je la 17-a de novembro 2003 Balkenende edziĝis kun Bianca Hoogendijk, docento pri laborjuro ĉe la [[Erasmo Universitato Rotterdam]]. La paro loĝas ekde 1999 en [[Capelle aan den IJssel]] kaj havas filinon, Amélie.
 
Je la [[30-a de junio]] [[2006]] la dua registaro de Balkenende demisiis pro la afero [[Ayaan Hirsi Ali]]. Por kelkaj monatoj formiĝis la tria registaro, kun (nur) CDA kaj VVD. Post la elektoj je la [[20a de novembro]] de tiu jaro, nova registaro formiĝis je la 22a de februaro 2007: la kvara registaro de Balkenende, ĉi-foje kun la [[Partio de Laboro]] (PvdA) kaj [[Unio de Kristanoj]] (CU). En junio 2010 Balkenende spertis grandan perdon de voĉoj en la balotoj.
 
<center><gallery>