Valpurga Nokto: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 9:
== Mitologio ==
 
La nomo ''Valpurga Nokto'' devenas de la kristana sanktulino [[Valpurgo]]. Ŝi estis proklamata sanktulino la [[1an de majo]]. La abatino de la monaĥejo ''Heidenheim'' en [[Frankonio]] (Germanio), kiu estis naskiĝinta ĉirkaŭ la jaro 710 en Anglio, aparte subtenis la sciojn pri sanigaj plantoj kaj praktikoj: por multaj kristanoj de tiu epoko kaj regiono, kiuj (pro nescio kaj sekva timo de malsanoj kaj aliaj malfavoraj eventoj, sed ankaŭ pro konscia misinformo de la kristanigistoj, kiuj "diabligis" pra-kristanajn kutimojn kaj sciojn) timis sorĉadon kaj magion, la pia abatino iĝis protektantino kontraŭ magiaĵoj, kiuj povus malhelpi al homoj kaj hejmaj bestoj. Laŭ malnovaj kutimoj, festo aŭ memortago komenciĝas, kiam subiras la suno la antaŭan tagon.
 
En la monda literaturo oni traktas la fenomenon de Valpurga Nokto diversmaniere, inter alie en la germana dramo '"Faŭsto, Unua parto'" de ''[[Johann Wolfgang von Goethe]]'', kie okazas sonĝo pri Valpurga Nokto kun drastaj seksaj aludoj, kiujn dum longa tempo oni ne permesis surscenigi. En Esperanto ekzistas, aldone al tio, ankaŭ ĉarma infana libro kun titolo "La Malgranda Sorĉistino", de la germana verkisto [[Otfried Preussler]], kiu rakontas la historion de relative juna kaj naiva sorĉistino, kiu volas partopreni la Valpurgan Nokton sed estas forbarita de la malicaj maljunaj koleginoj.