Anarkiismo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 77:
{{Ĉefartikolo|Anarki-sindikatismo}}
[[Dosiero:Anarchist flag.svg|dekstra|eta|Ofte uzata flago de anarki-sindikatismo.]]
[[Dosiero:Manifestación_CNT_Bilbao.jpg|thumb|1a[[1an de majo|1an de Majo]]: eŭsklingva banderolo ĉe manifestacio de la CNT en [[Bilbao]].]]
Dum la frua [[20-a jarcento]], anarki-[[sindikatismo]] leviĝis kiel klara pensoskolo ene de la anarkiisma movado. Kun pli granda fokuso pri la [[laborista movado]]<ref> Sorel, Georges. 'Political Theorists in Context' Routledge (2004) p. 248.</ref> ol en antaŭaj anarkiismo-formoj, sindikatismo premisas radikalajn [[Sindikato|sindikatojn]] kiel eblan forton por revolucia socia ŝanĝo, anstataŭigantajn [[Kapitalismo|kapitalismon]] kaj la ŝtaton per nova socio, demokratie memdirektita de la laboristoj, kiuj tiel liberiĝus.<ref>Rocker, Rudolf. 'Anarcho-Syndicalism: Theory and Practice' AK Press (2004) p. 73.</ref> Anarki-sindikatistoj strebas abolicii la salajran sistemon kaj privatan posedecon kiel la [[produktadrimedoj]]n, kiuj laŭ ili gvidas al [[Socia klaso|klasmalsamoj]]. Gravaj principoj de sindikatismo inkluzivas laboristan solidarecon, rektan agadon (kiel ĝeneralajn [[striko]]jn kaj laborejajn reprenojn), kaj memdirektadon de la laboristaro. Anarki-sindikatismo kaj aliaj branĉoj de anarkiismo ofte ne estas reciproke ekskludaj: anarki-sindikatistoj ofte subtenas anarki-komunismajn aŭ anarki-kolektivismajn ekonomiajn sistemojn. Ĝiaj porpledantoj proponas laboristan organizadon kiel manieron krei la fondaĵojn de nehierarĥia anarkiisma socio ene de la nuna sistemo, kaj tiel okazigi socialan revolucion.