Izabela Klara Eŭgena de Hispanio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 2:
''Infanta'' '''Isabel Clara Eugenia de Hispanio''' aŭ Izabela Klara Eŭgena de Hispanio aŭ Clara Isabella Eugenia laŭ diversaj fontoj (12-a de aŭgusto 1566 - 1-a decembro 1633) estis, kun sia edzo [[Alberto la 7-a, Arkiduko de Aŭstrio]] kunreĝino de la [[Hispana Nederlando]] en Malsupraj Landoj kaj nordo de la moderna Francio. Ŝi estis filino de [[Filipo la 2-a de Hispanio]].
 
Izabela Klara Eŭgena naskiĝis en [[Segovia]] la 12an12-an de aŭgusto 1566, kiel filino de Filipo la 2-a kaj lia tria edzino [[Izabela de Valois]]. Ŝiaj patraj geavoj estis la [[Karlo la 5-a (Sankta Romia Imperio)|imperiestro Karlo]] kaj [[Izabela de Portugalio]]. Ŝiaj patrinaj geavoj estis [[Henriko la 2-a (Francio)|Henriko la 2-a de Francio]] kaj [[Katerino de Mediĉo]].
 
Tiu nasko ege kontentigis ŝian patron, kiu jam havis viran heredonton nome [[Karlo, princo de Asturio]] kun kiu la patro aliflanke neniam bone rilatis. Fakte la patrino de Izabela Klara Eŭgena estis destinita al la heredonto (laŭtitole [[princo de Asturio]]), sed poste la patro Filipo mem edziĝis al ŝi, kiu unue maksukcese estis naskonta ĝemelojn antaŭ naski la estontan reĝinon de Nederlando.