Argentino: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 315:
En [[1946]] estis elektita prezidento [[Juan Domingo Perón]] kun apogo de la sindikatoj organizitaj en la [[Laborista Partio (Argentino)|Laborista Partio]]. Perón, akompane de sia edzino [[Eva Duarte de Perón|Evita]], estris novan movadon kiu fokusiĝis al la [[Socia justeco]], la politika suvereneco kaj la ekonomia sendependeco. Dum ties regado stariĝis la [[virina balotrajto]] en [[1947]], la egaleco de viroj kaj virinoj en la familia juro, la egaleco de gefiloj naskitaj ene aŭ ekster la geedzeco, la senpageco de la universitata instruado, oni forigis la [[malario]]n, ktp.<ref>http://www.argentina.ar/_es/cultura/C3306-evita-fue-declarada-mujer-del-bicentenario.php.</ref> Pere de la [[Fondaĵo Eva Perón]], Evita disvolvigis socialan helpon neantaŭviditan en la lando, havigante ekonomiajn apogon al plej malrigĉaj sektoroj. Anmkaŭ oni ŝtatanigis la [[fervojo]]jn kaj la eksteran komercon, kaj oni generis fortan procezon de industriigo, ĉefe ĉe pez-industrio.
 
En [[1951]] Perón estis reeleektita por nova prezidenteca regotempo danke al 62,5 % el voĉdonoj. En 1952 mortiĝis Evita pro malsano. La [[peronismo]] ĝuis ampleksan akcepton de la loĝantaro, sed ankaŭ suferis fortan malakcepton fare de la opoziciantaj sektoroj, kio dividis la argentinan socion en peronistoj kaj partianoj de [[kontraŭperonismo]]. Lia politiko malprofitis la britajn interesojn, kiuj estis hegemoniaj ĝis tiam en la ekonomio, kaj ekde tiam Britio apogis la opoziciantojn.<ref name="FerminChavez">http://www.elhistoriador.com.ar/articulos/revolucion_libertadora/revolucion_libertadora.php ''Revolución Libertadora: La cuarta invasión inglesa'', Revista Primera Plana N.º 507, [[13a de septembro]] de 1973</ref>
La komenco de konflikto contraŭ la [[katolika eklezio]] malfortigis la apogon fare de kelkaj sektoroj kaj unuigis la opozicion.<ref>Frigerio, José Oscar, oktobro de 1984, ''Perón y la Iglesia. Historia de un conflicto inútil'', ''Todo es Historia'', numero 210, paĝo 35, Bonaero, issn=0040-8611, konsultita en 2009</ref>