Esperanto-movado en Kolombio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 107:
Vekiĝis ankaŭ la poresperanta aktivado en la urboj Armenia kaj Montenegro de Departamento Quindio: 15 homoj fondis, la 4-an de januaro de 1976, Kindian Esperanto-Grupon, kies ĉefaj membroj estis: [[Luis Fernando Agudelo G.]], [[Gloria Biviana Vélez]], [[Pedro Camacho]], [[Jaime Echeverri Uribe]], [[Jorge Duarte Prado]] kaj [[Ovidio Cardona Botero]]. Tiutempe aperis kvar modestaj bultenoj de politikaj tendencoj: en Armenia "Esperantista Martelo" de Kindia Esperanto-Grupo, en Bogotá "Esperantista Unueco", redaktata de [[Gonzalo Bermúdez]], kaj en Medeĝino "Esperanto-Internaciista", redaktata de studento pri antropologio [[Francisko González]], kaj "Mutualo" redaktata de [[Luis Fernando Martínez-Solís]]. Ĉi-lastaj en studgrupo de la Universitato de Antjokio redaktis ankaŭ la dokumenton ìEsperanto Strategiasî (julio1976).
 
En tiu epoko la kolombiaj esperantistoj entuziasmiĝis sufiĉe por organizi tutlandan kongreson. La ideo maturiĝis, kaj la 19-an de marto de 1976 kunsidis en Bogotá 38 samideanoj en Antaŭkongreso, kaj de la 10a ĝis la [[12a de decembro]] okazis en urbo Medeĝino la [[Unua Kolombia Kongreso de Esperanto]], kun partopreno de pluraj kolombiaj urboj, kaj eĉ kelkaj aktivuloj de najbara lando Venezuelo, kiel geedzoj María kaj [[Juan Eduardo Bachrich]] kaj profesoro [[Jorge Mosonyi]]. La sidejo de la kongreso estis la [[Pontifika Universitato Bolivarana|Universitato Pontifika Bolivarana]], kies direktoro de la Lingva Fako estis [[Manuel Ángel Muñoz]].
 
Tiujare, inĝeniero Libardo Mejía partoprenis en la 61-a Universala Kongreso de Esperanto, en Ateno (Greklando).