Argentina Konstitucio de 1819: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
La '''Argentina Konstitucio de 1819''' aŭ en hispana '''Constitución Argentina de 1819''' estis la projekto de [[konstitucio]] aprobita en [[1819]] de la [[Kongreso de Tukumano]], translokigita al [[Bonaero]] du jarojn antaŭe. Ĝi estis unueciga kaj tio provokis la malakcepton de la [[provincoj de Argentino|provincoj]], kaj tiele la estroj [[Partido Federal (Argentino)|federalaj]] kontraŭstaris la Direktoradon de [[José Rondeau]], kaj fine venkis super li. Parto de la artikoloj pasis al venonta projekto, nome la [[Argentina Konstitucio de 1826]], kaj tra tiu al la [[Argentina Konstitucio de 1853]].
 
La [[31an de julio]] de [[1818]], la [[Kongreso de Tukumano]] ekdiskutis projekton de konstitucio por [[Argentino]]. Temis pri dokumento kiu kolektis disponojn de 1815 kaj ĝenerale multaj normoj estas el la [[hispana konstitucio de 1812]]. Ĉirkaŭ tiu epoko, estis sendita al [[Eŭropo]] la pastro Valentín Gómez, deputito de la kongreso, cele akiri eŭropan princon por la trono de la Unuiĝintaj Provincoj kaj aliancojn kun [[Francio]] kaj [[Granda Britio]]. Li malsukcesis, sed ankoraŭ novembre de 1819 — multajn monatojn post la aprobo de la Konstitucio — oni aprobis projekton de kronigo de la infanto Karlo Ludoviko de Burbono, princo de Luko, kiel reĝo de la Unuiĝintaj Provincoj.
 
La definitiva teksto de la Argentina Konstitucio de 1819 estis oficiale aprobita la [[22an de aprilo]] [[1819]]. Temis pri aristokrateca kaj unueciga konstitucio,<ref>Oni planis, ke la Plenuma Povo elektos la guberniestron de ĉiu provinco el triopo, prezentita de la municipo de la provinca ĉefurbo. Toi ne estis federalismo, ĉar la Plenuma Povo findecidis, povis trovi malplej malbonan kandidaton kaj rajtos malakcepti la triopon. Ravignani, Emilio, ''Historia constitucional de la República Argentina'', Bs. As., 1926.</ref> kaj oni ne precizigis ĉu temas pri respubliko aŭ monarkio.