Petro la Granda: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 29:
 
=== Komencaj jaroj ===
Jam dekomence, la edukado de Petro (komisie de la [[Caro]] [[Aleksej Miĥajloviĉ|Aleksej la 1-a]]) estis metita en manoj de kelkaj tutoroj, inter kiuj ĉefe Nikita Zotov, Patrick Gordon, kaj Paul Menesius. La [[29an de januaro]] [[1676]], la Caro Aleksej mortis, lasante la suverenecon al pli aĝa duonfrato de Petro, la malforta kaj malsaneca [[Fjodor Aleksejeviĉ|Fjodor la 3-a]]. Tra tiu periodo, la regado estis ĉefe administrata de Artamon Matvejev, klerisma amiko de Aleksej, kaj politika ĉefo de la familio Nariŝkin kaj unu el plej gravaj bonfarantoj por la infanaĝo de Petro. Tio ŝanĝis kiam Fjodor mortis en 1682. Ĉar Feodor ne lasis filon, ekis disputo inter la familioj Nariŝkin kaj Miloslavski pri kiu heredu la tronon. La alia duonfrato de Petro, [[Ivano la 5-a]], estis la tuj venonta laŭ linio por la trono, sed li estis draste malsana kaj mense nesana. Sekve la [[Bojaro|Bojarano]] (nome konsilantaro de rusaj nobeloj) elektis la 10-jaraĝan Petron por iĝi Caro kun lia patrino kiel regento. Tiu aranĝo estis prezentita antaŭ la popolo de Moskvo, kiel antikva tradicio postulis, kaj estis ratifita. [[Sofia Aleksejevna]], unu el la filinoj de Aleksej el lia unua geedziĝo, estris ribelon de la ''strelci'' (nome rusaj elitaj militistoj) en aprilo kaj majo de 1682. En la sekva konflikto kelkaj parencoj kaj amikoj de Petro estis murditaj, inklude Matvejev, kaj Petro atestis kelkajn el tiuj agoj de politika violento.<ref>{{citaĵo el libro||titolo=A History of Russia|aŭtoro=Riasanovsky, Nicholas|jaro=2000|eldoninto=Oxford: [[Oxford University Press]]|paĝo=214}}</ref>
[[Dosiero:Young Peter the Great parsuna.jpg|eta|maldekstre|Petro la Granda, dum infanaĝo]]
La ''strelci'' ebligis ke Sofia, nome la Miloslavski (la klano de Ivano) kaj ties aliancanoj, por insisti ke Petro kaj Ivano estu proklamitaj kunaj Caroj, kaj Ivano aklamita kiel plej aĝa. Sofia agis kiel regento dum la infanaĝo de la suverenoj kaj ekzercis la tutan povon. Por sep jaroj, ŝi regis kiel aŭtokrato. Oni faris grandan truon ĉe la dorso de la du-sida trono uzita de Ivano kaj Petro. Sofia sidis malantaŭ la trono kaj aŭskultis kiam Petro parolis kun la nobeloj, dum trudis informaron kaj respondojn al demandoj kaj problemoj. Tiu trono povas esti ankoraŭ vidata en la [[Kremla Armomuzeo]] en Moskvo.