Jenisejo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Rivervojo
Linio 73:
 
Tie estas la sola loko kie estas parolata la [[jeneseja lingvaro|jenisejaj lingvoj]].
 
== Rivervojo ==
La kunfluo de la Granda Jenisejo (605 km) kaj la Malgranda Jenisejo (563 km) okazas en [[Tuvio]] (suda [[Siberio]]), ĝuste en ĝia ĉefurbo [[Kizil]].
 
La rivero komence fluas okcidenten, sed baldaŭ turniĝas norden, transpasante la [[Sajan|Sajanan]] montaron. Ĝi tuŝas la urbojn [[Abakan]] (165mil loĝantoj), ĉefurbon de [[Ĥakasio]], kaj [[Krasnojarsk]] (ĉ. 1 miliono loĝantoj), kie estas fama ponto de la [[Transsiberia fervojo]].
 
Post Krasnojarsk la rivero akceptas la akvon de grava dekstra alfluanto, la [[Angara]] (Ангара́, ''Angará'', ĉ. 1800 km), kiu eliras el la [[Lago Bajkalo]]. Post tiu konfluo la rivero estas tre larĝa kaj malrapida. Pluaj gravaj dekstraj alfluantoj, en la malsupra parto, estas la [[Ŝtona Tungusko]] (Подкаменная Тунгуска, ''Podkamennaja Tunguska'', ĉ. 1900 km) kaj la [[Malsupra Tungusko]] (Нижняя Тунгуска, ''Niĝnjaja Tunguska'', ĉ. 3000 km). La maldekstraj alfluantoj estas pli mallongaj; la plej longa estas [[Sim]] (Сым, ''Sym'', ĉ. 700 km).
 
La rivero finiĝas en golfo de la [[Karaa Maro]], parto de la [[Arkta Oceano]]. La longo el la konfluo estas 3487 km; aldonante la longon de la Granda Jenisejo, ĝi iĝas 4092 km. Kelkaj asertas ke oni taksu ĉefa akvofluo la sinsekvon Ider - Selenga - Bajkalo - Angara - malsupra Jenisejo, kiu estas eĉ pli longa.
 
{{ĝermo-geografio}}