Aŭstria Esperanto-Federacio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 19:
En 1934 [[ALLE]] trafis la [[likvido]]n fare de la aŭstria faŝismo. Post la unua ŝoko kelkaj komencis denove organizi sin, inter ili gvide Glüxmann, Berdan, Grimme, Zodel kaj Scheibenreiter, kiu fondis la Verdan Revuon. Je la 9a de [[februaro]] 1936 estis fondata AEF, kiu iĝis la gvida [[Esperanto-organizo]] en Aŭstrio. La preparitan unuan balfeston de AEF, la Verdan Nokton, en marto [[1938]] la [[Hitler]]<nowiki/>aj faŝistoj transformis je ´malhela nokto´.
 
Ŝajnis denove, ke estas fino de la [[Esperanto-movado]] en Aǔstrio. Tamen, en subgrundo, fidelaj kaj konsciaj ges-anoj ne ĉesis kunveni kaj preparis la revivigon de AEF, kaj je la [[5a de oktobro]] [[1945]] estis fonditaj la Aŭstria Esperanto-[[Instituto]] kaj la Esperanto-[[librovendejo]] TRAMONDO. En la sama jaro okazis en Schubert-Saal de Konzerthaus "Feierstunde" kun la temo "Vieno, la ponto inter oriento kaj okcidento". La unua Zamenhof-festo estis solenata je la [[16a de decembro]].
 
La unua organo de AEF post la milito, la "Informilo", aperis je la [[31a de januaro]] [[1946]], kaj tiam komenciĝis sukcesa agado de AEF, seriego da gravaj atingoj kaj eventoj kiuj kulminis je la aranĝado de la 55a [[Universala Kongreso]] (UK) de Esperanto en [[1970]] en Vieno.