Davisa Markolo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 20:
== Historio ==
 
La unua eŭropano el kiu oni scias, ke trapasis la akvojn de la markolo estis la brita maristo [[Martin Frobisher]], kiu, dum sia ekspedicio de [[1576]] serĉe de la [[Nordokcidenta pasejo]], alvenis per unika ŝipo, la ''Gabriel'', la [[28an de julio]], preskaŭ certe al la marbordoj de la [[insulo Rezolucio]], en la enirejo de la golfo Frobisher. Frobisher revenis dum dua ekspedicio venontjare, la [[17an de julio]] [[1577]], kun eta floto de tri ŝipoj, ''Ayde'', ''Gabriel'' kaj ''Michael'' per kiuj li alportis ministojn kaj rafinistojn enŝipe. Tiam alvenis al kio li nomis Tero Hall —honore al unu el siaj kapitanoj, Christopher Hall, estre de la ''Gabriel''— en la norda bordo de la enirejo de la golfo Frobisher. Poste oni ekhavis solene tiujn terojn kaj la sudan parton de la golfo je la nomo de la reĝino de Britio.
 
La unua eŭropano kiu vere navigis kaj agnoskis la markolon estis [[John Davis]] en 1583. Davis eliris el Darmouth la 7an de junio tiujare, per la ŝipo Sunneshine de Londono (50 tunoj) kaj la Mooneshine de Dartmouth (35 tunoj). Post trafi la galcibarilon en la orienta marbordo de Gronlando, sekvis suden ĝis trapasi la kabon Farewell; ekde tie revenis plu norden, laŭ la okcidenta marbordo de Gronlando, ĝis kiam, trafante maron senglacian, iris okcidenten pensante estis trafinte la vojon al Ĉinio. Li trapasis la akvojn kiuj nune nomiĝas kiel li —Davisa Markolo— kaj je la 66° N, tamen, trafis la marbordojn de la Bafina Insulo, kaj, spite ke li sekvis norden al ''Cumberland Sound'' espere, ke tiu estas la dezirata trapasejo, li devis reveni fine de aŭgusto. Li alvenis al Britujo la [[30an de septembro]].