Joachim Faiguet de Villeneuve: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e →‎Verkoj de Faiguet: Brŭelles → Bruxelles
Neniu resumo de redakto
Linio 6:
Faiguet, kiu poste kromalmetis la vortojn « de Villeneuve » al sia nomo, naskiĝis en familo de komercistoj, multe laboris dum sia junaĝo dum kiu « li frue kutimiĝis diskuti klare kaj juste amason da demandoj kiuj interesas la socion »<ref name="biografio">[http://gw0.geneanet.org/brogilos?lang=nl&p=joachim&n=faiguet+de+villeneuve Biografieto]</ref>.
 
Komence li estis profesoro pri literaturo, gastejestro en Charenton apud Parizo (1745-1748) li interesiĝis pri ekonomiko kaj al diversaj sociaj kaj socialaj temoj. Specialisto inter alie pri ŝparado, li instruis en Sorbono kaj al la Magistraturo. Li krome vivtenis sin kiel porkvendisto. Joachim Faiguet edziĝis la [[15an de septembro]] 1756 al Marie Elisabeth Verrouquier de Saint-Argier, filino de ĝendarmo el la gardistaro de la reĝo, kiu naskis almenaŭ 4 gefilojn el kiuj ŝajne nur du filinoj fariĝis plenaĝaj. Du tagojn post sia edziĝo li akiris la postenon de kasisto de Francio en la financa ofico de Châlons-sur-Marne (nun [[Châlons-en-Champagne]]). Oni poste menciis ke li estis ĝenerala pagisto de la armeo en Châlons. Baraktante kun financaj problemoj, li pli kaj pli interesiĝis pri publikaj aferoj kaj proponis reformojn por la ŝtato.
 
Laŭ interkorespondado kun [[Voltero]] en 1770 li estis sekretario de S-ro d'Ormesson, Intendanto de la Financoj. Li mortis la {{daton|10|novembro|1781}} en [[Néris-les-Bains]], [[Allier]], vendinte sian kasistan oficon.