Deurganckdoko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 12:
==Planoj kaj konstruo==
[[Image:Kaaien deurganckdok.jpg|thumb|Konstruataj kajaj muroj de la Deurganckdoko. La kaja muro estas ĉirkaŭ 21m alta. La restanta grundo (maldekstre je la foto) post estos forigita de dragaĵo ŝipo.]]
La Deurganckdoko unuafoje aperis en planoj de la Administrado de Akvovojoj kaj Maro de la [[Flandra Regiono]] en 1995. Je la [[20a de januaro]] [[1998]] la flandra registaro aprobis la konstruon de la doko kaj la laboroj ekis oktobre 1999. iom poste ekesti jura batalo inter la flandra registaro kaj la Agokomitato Doel 2020 kaj aliaj agogrupoj. Ĝis dufoje la planoj estis nuligitaj, ĉar la registaro faris procedurajn erarojn. Dum pluraj monatoj la projekto estis haltigita.
 
Por eviti novajn kondamnojn la flandra parlamento je la [[14a de decembro]] 2001 aprobis la tiel nomatan "pronecesan dekreton": por la laboroj de la Deurganckdoko ne estas bezonata ŝanĝo je la lokaj reguloj kaj la permsilojn estas ratifitaj de la ministro por Publikaj Laboroj. Tiel ne plu eblis protesti ĉe la Ŝtata Konsilio. Post kiam ĉio laŭleĝe "enordiĝis", la laboroj estis pluigitaj je la [[13a de aprilo]] 2002.
 
Je la 18a de februaro 2005 la unua akvo de la Skeldo enfluis la dokon. La solena malfermo okazis je la [[6a de julio]] [[2005]]. Je la [[14a de septembro]] [[2005]] la unua parto de la doko estis malfermita por ciu ŝipa navigado kaj je la [[19a de septembro]] la unua [[kontenero|kontenera]] ŝipo tie elŝipigis siajn varojn.
La dekstraj konteneraj kajoj estos ekspluatataj de Hessenatie, filialo de PSA (Port of Singapore Authority), la orienta de P&O Ports Consortium.