Amadou-Mahtar M'Bow: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 44:
De 1951 al 1953, li estas instruisto en la kolegio de [[Rosso]] en [[Maŭritanio]], antaŭ ol reveni en Senegalo kie li kreas kaj gvidas de 1952 al 1957 la Servon de la Bazedukado kaj estas nomita estro de la Misioj de Bazedukado de [[Daru–Musti]], [[Badiana]], [[Senudebu]] kaj poste [[Sinntiou Gaya|Gaya]]. Li instruas la Historion kaj la Geografion ĝis 1966; ĉefe en la gimnazio Faidherbe de [[Saint-Louis (Senegalo)|St Louis]] poste en la [[Supera Normala Lernejo de Dakaro]]. Li prezidas en 1965 en [[Abiĝano]] la konferencon de la spertuloj ŝarĝitaj proponi la reformon de la programoj de historio kaj de geografio de la franclingvaj ŝtatoj de nigra Afriko kaj de Madagaskaro.
 
Jam ministro de la Edukado kaj de la Kulturo de Senegalo dum la periodo de interna aŭtonomeco (1957-1958), li demisias por sin engaĝi en la lukto por la sendependeco de sia lando kiu efektiviĝos en [[1960]]. Tiam, li fariĝis Ministro de la nacia edukado (1966-1968), poste de la kulturo kaj de la juneco (1968-1970) kaj deputito en la [[nacia asembleo de Senegalo|nacia Asembleo]], en la ekzekuta konsilio en 1966 kaj en la urbestraro de St Louis. <ref name="LH">[http://www.amadoumahtarmbow.org/original%20site/ok/dossierpress/ordrelegion.html Amadou-Mahtar M'Bow, Komandoro en la Ordo de la Honora legio de la franca Respubliko] Dekreto de la Prezidanteco de la Respubliko, [[31an de decembro]] 2010. Enmanigita la [[2an de majo]] [[2011]]. Vidi ankaŭ [http://www.leral.net/Photos-Amadou-Makhtar-Mbow-Commandeur-dans-l-Ordre-de-la-Legion-d-Honneur-de-la-Republique-francaise_a15714.html leral.net] kaj [http://final.seneweb.com/news/Societe/amadou-makhtar-mbow-commandeur-dans-l-rsquo-ordre-de-la-legion-d-rsquo-honneur-de-la-republique-francaise_n_44625.html seneweb.com]</ref>.
 
En 1970 li estas unue nomita ĝenerala sub-direktoro de [[UNESKO]] por la edukado. Poste, elektita en 1974 kaj reelektita en 1980, li estas [[Unesko#Ĝeneralaj_Direktoroj|Ĝenerala Direktoro]] de [[UNESKO]] de 1974 ĝis 1987. Sub lia direkto, la komisiono gvidita de [[Seán MacBride]] liveras raporton titolitan ''Many Voices, One World'' (Multaj voĉoj, unu mondo) kiu prezentas rekomendojn por starigi novan pli justan mondan ordon de la informo kaj de komuniko.