Manuskriptoj de la Morta Maro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 56:
Unuavide ne grava, sed por ekzegezistoj kaj historiistoj tre grava, estus la respondo pri la demando: ĉu la skriba materialo (pergameno kaj inko) estis produktitaj surloke aŭ alilande? Jen eka respondo (2010): esploristoj de la Nuklea Instituto de Catania (Italio) montris la unuajn rezultojn de esploro, danke al nova sciencaj esploraj sistemoj en kiuj gravan rolon plenumas la nukleaj protonoj, sur iuj pergamenaj fragmentoj de la manuskriptoj de Qumrano. Nu, ekzaminante sep pergamenajn specimenojn po vastajn unu centimetron, kaj kunlaborante kun sciencserĉantoj de CNR (Nacia Centro de Esploro), la esploristoj emerĝigis ke la qunranaj rulaĵoj estis konfekciitaj precize en la zono en kiu ili estis trovitaj, ekskludante tial alporton el alilandoj, ankaŭ do el la zono de Jerusalemo (hipotezo sugestis ke la dokumentaron oni alportis el Jerusalemo dum la ruiniga sieĝo de la jaro sepdeka postkrista).
 
Kiel ili malkovris tion? Kiel sciate, la transformo de besta haŭto al pergameno bezonas grandan kvanton da akvo. Kian akvon la produktantoj uzis? Tiun de la najbara rivero Jordano!, kies akvoj havas apartajn fizikajn karakterizojn ne rimarkeblajn en la akvoj de aliaj najbaraj alilandaj akvoj. Nu, tiu nukleajn karakterizojn oni trovis en la kumranaj pergamenaj fragmenoj! (Tiuj malkovraĵoj estis ilustritaj en la ''Pixe 2010 Conference de Surrrey, en Anglio,'' iniciate de esploristo Giuseppe Pappalardo (Ĵurnalo ''Avvenire'' de [[2a de septembro]] [[2010]]).
 
== Lingvo kaj datado ==