Unua vojaĝo de Kolumbo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Primer viaje de Colón.svg|thumb|280px|Rekonstruo de la itinero de la unua de la kvar vojaĝoj kiujn Kolumbo faris al Ameriko, baze sur la informo de la ''Taglibro'' atribuita al Kolumbo.]]
La '''Unua vojaĝo de Kolumbo''', aŭ '''Vojaĝo de la Malkovro''', estis mara ekspedicio kapitanigita de [[Kristoforo Kolumbo]], je la servo de la [[Katolikaj Gereĝoj]] de [[Reĝlando Kastilio|Kastilio]] kaj [[Reĝlando Aragono|Aragono]], kiu eliris la [[3an de aŭgusto]] de [[1492]] de la haveno de [[Palos de la Frontera]] (aktuale en [[provinco Onubo|Onubo]], Hispanio) kaj oni konsideras ĝin la startpunkto de la konkero de Ameriko. Partoprenis en ĝi tri ŝipoj: la [[karavelo]] [[karavelo Pinta|Pinta]], la [[karavelo Niña]] kaj la karavelo aŭ [[nao]] [[karavelo Santa María|Santa María]], estritaj de [[Martín Alonso Pinzón]], [[Vicente Yáñez Pinzón]] kaj [[Juan de la Cosa]], respektive. Laŭ la versio de [[Bartolomé de las Casas]], kiu estas akceptita majoritate de la historiistoj, la ŝipoj eliris el Palos la 3an de aŭgusto de 1492 kaj direktis sin al [[Kanarioj]], kie oni riparis la rudron de la ''Pinta''. La 16an de septembro, la ŝipoj atingi la maron Sargazoj kaj la [[12an de oktobro]] alvenis al la insulo [[Guanahani]]. Kolumbo pluis tra la [[Kariba Maro]], alvenis al [[Kubo]] la [[28an de oktobro]] kaj al [[Hispaniolo]] la [[6an de decembro]]. La [[24an de decembro]] la ''Santa María'' surgrundis ĉe la marbordoj de La Hispaniolo kaj el ties restaĵoj oni instalis la Fortikaĵon ''Navidad''. La ekspedicio ekrevenis la 16an de januaro de 1493 kaj post kelkaj tagoj ŝtormo separas ambaŭ ŝipojn. La ''Pinta'', estre de Pinzón, alvenis al [[Bajono (Hispanio)|Bajono (Galegio)]] fine de februaro kaj anoncas al la [[Katolikaj Gereĝoj]] la malkovron.<ref> LEÓN GUERRERO, Montserrat, ''El segundo viaje colombino'', 2000, Universidad de Valladolid (doktoriĝa tezo), http://descargas.cervantesvirtual.com/servlet/SirveObras/12159171998988283087402/007779.pdf, pp.20-28</ref> Dume, la ''Niña'', per kiu veturis Kolumbo, haltiĝis la 17an de februaro en la insulo [[Portugalio|portugala]] Santa Maria ([[Azoroj]]), kaj la 4an de marto alvenis en [[Lisbono]]n, post 7 monatoj kaj 12 tagoj de vojaĝo. La 15an Kolumbo revenis al la havenurbo Palos kaj la venontan monaton li estis akceptita en [[Badalona]] de la Katolikaj Gereĝoj.
 
==Vidu ankaŭ==