Princepiskopo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 4:
== Princoj-episkopoj en la Sankta Romia Imperio ==
[[Dosiero:Holy Roman Empire 1648 Ecclesiastical.png|thumb|240px|left|Ekleziaj princaj teritorioj, [[1648]]]]
En la Sankta Romia Imperio, princo-episkopo rangis kiel imperia princo. (Vidu sube: [[#Imperiaj princoj]].) Tia miksaĵo de ekleziaj kaj ŝtataj funkcioj – ene de la Sankta Romia Imperio – ligiĝis al la politiko de la germanaj reĝoj dum la [[alta mezepoko]], kiuj apogiĝis sur la episkopaj [[grafo]]j, de ili nomumitaj, por limigi la influon de la nobelaj familioj. Multaj el ili estis honoritaj per regaj rajtoj (regalioj). Paralele kun la naskiĝo de teritoriaj princolandoj, regataj de nobelaj familioj, ankaŭ la princoj-episkopoj trudis sian povon sur teritorioj de sia kompetenco, kreante tiel la episkopajn princolandojn.
 
La [[Ora Buleo]], leĝfarita de la imperiestro [[Karolo la 4-a (Sankta Romia Imperio)|Karolo la 4-a]] de la Sankta Romia Imperio dekretis ke la tri pli elstaraj princoj-episkopoj voĉdonrajte partoprenu en la kolegio de la [[princo-elektisto|princoj-elektistoj]] kune kun kvar laikaj princoj: temis pri la ĉefepiskopoj de [[Majenco]], [[Elektoepiskopujo Kolonjo|Kolonjo]] kaj [[Treviro]].