Ignaz von Döllinger: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[File:LenbachDoellinger.jpg|thumb|Döllinger, pentrita de Lenbach]] '''Johann Joseph Ignaz DÖLLINGER''' (naskiĝinta la {{daton|18|2|1788}} en [[Bamberg]], mortinta la {{daton|10|1|1890}} en [[Munkeno]]) estis [[germanio|germana]] teologo katolika kaj eklezihistoriisto. Li pretigis la vojon al la fondo de la [[Prakatolika Eklezio]] al kiu li tamen neniam membriĝis.
==Vivo==
La filo de la fama anatomo [[Ignaz Döllinger]] (1770-1841) iĝis en 1822 kaplano en la Diocezo de [[Bamberg]] kaj en 1823 instruisto ĉe la Liceo de [[Aschaffenburg]]. En 1826 li fariĝis eksterordinara, unu jaron poste ordinara profesoro pri eklezihistorio kaj [[eklezia juro]] en [[Munkeno]]. Krome li iĝis membro de la Akademio de la sciencoj (1838), ĉefpastro de la Kirko Sankta Kajetano (1847) kaj Regna konsiliano (1868). Ekster tio li estis deputito de la bavaria parlamentĉambro laukasta (ekde 1845; poste denove ekde 1849). En 1848 kaj en 1849 li apartenis al la deputitaro de la [[Nacia Asembleo (Germanio 1848)|frankfurta parlamento]].
 
Por lia ŝatego de [[ultramontanismo]] tipis i.a. jenaj skribitaĵoj: »Lehrbuch der Kirchengeschichte« (Regensburg 1836); »Die Reformation, ihre innere Entwickelung und ihre Wirkungen« (1846–48) kaj »Luther, eine Skizze« (Freiburg 1851).
 
==Advokato kontraŭvola de la separiĝemuloj==
Sed ekde lia vojaĝo [[Romo]]n en 1857, la unua Italia memstariĝmilito (1859) kaj - eĉ pli - post la [[Unua Vatikana koncilio]] (1870) la vidpunktoj de Döllinger ege ŝanĝiĝis. Tiu konvinkoŝanĝiĝo evidentiĝis unuafoje en 1861 dum du prelegoj en kiuj li filozofiis pri eble necesa renonco de [[papoj]] en sekulara potenco. Atakite li ja reprenis la tuton per la skribo de »Kirche und Kirchen, Papsttum und Kirchenstaat« (München 1861) kaj agadis ankoraŭfoje kontraŭ [[protestantismo]] post la eldono de: »Hippolytus und Kallistus« (Regensburg 1853), »Heidentum und Judentum, Vorhalle zur Geschichte des Christentums« (1857), »Christentum und Kirche in der Zeit der Grundlegung« (1860).