Pauline Gotter: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 2:
==Vivo==
La gepatroj de ŝi estis la dramisto arkivisto Friedrich Wilhelm Gotter kaj Louise Gotter (fraŭlina nomo: Stiege). Ŝia patrino estis proksima amiko de [[Caroline Schlegel]] dum ŝia patro estis proksima amiko de [[Goeto]] ekde sia juneco. Pauline Gotter havis du fratinojn kaj konis Goethe kaj Caroline Schlegel de la infanaĝo. En ŝia junaĝo ŝi estis amikoj kun Sylvie von Ziegesar kaj la pentristino Louise Seidler. Kune kun siaj amikoj ŝi havis aliron al la plej altaj intelektaj cirkloj de [[Jena]], kiuj en tiu tempo konsistis el tre kreivaj uloj kiel [[Friedrich Schiller]], [[Johann Gottlieb Fichte]], Friedrich Wilhelm Schelling, [[Hegelo]], la fratroj Alexander kaj Wilhelm von Humboldt, la fratoj Friedrich kaj August Wilhelm Schlegel, [[Christian Friedrich Tieck]], [[Clemens Brentano]], [[Johann Heinrich Voß]], [[Heinrich Eberhard Gottlob Paulus]], [[Friedrich Immanuel Niethammer]], [[Zacharias Werner]] kaj aliaj.
 
Pauline Gotter amis la amikojn de sia patrino. Caroline Schlegel estis inteligenta virino kiu subtenis la ideojn de la [[Franca Revolucio de 1789]] - kaj kiel rezulto estis preskaŭ arestita pro ŝtatperfido. Ŝia filino, kiu preskaŭ estis de la sama aĝo kiel Pauline Gotter, estis la unua amantino de la filozofo Friedrich Wilhelm Schelling, nova stelulo en la intelekta mondo de Jena, kaj pasia adepto de Johann Gottlieb Fichte. Kiam ŝi iĝis malsana je disenterio en 1800, li provis urĝe trovi kelkajn rimedojn - sed vane. Pauline Gotter kaj ŝia familio estis devigitaj elteni akuzojn kontraŭ Schelling kaj onidiroj estis disvastigitaj. La literatura revuo de Jena ''Jenaische Allgemeine Literaturzeitung'' raportis prie ankaŭ kaj substrekis ke liaj sanigoj estus nur idealaj, dum liaj mortigoj realaj (vortludo koncerne lian filozofion). Onidiroj, akuzoj, kaj klaĉo ne forvelkis, kaj August Wilhelm Schlegel kaj sia edzino Caroline divorcis en 1803, kun la helpo de Goeto. Friedrich Wilhelm Schelling geedziĝis kun ŝi du monatojn poste. Ili forlasis Jena kune en 1804 kaj moviĝis al [[Würzburg]], kie Schelling ricevis instruaddeĵoron universitatan kaj Caroline Schelling apogis fidele la novan edzon.