Malfermi la ĉefan menuon

Ŝanĝoj

317 bitokojn aldonis ,  antaŭ 2 jaroj
→‎Eventoj: papaj vortoj al poloj sub okupado
** En [[Tel-Avivo]] fondiĝis Help-Komitato por Polaj [[Rifuĝintoj]]
** [[1941]]: En ĉiuj [[Romkatolika Eklezio|katolikaj]] preĝejoj de [[ĉefgubernio|Ĝenerala Gubernio]] posttagmeze okazis ''pasterka'' - noktomeza [[Kristnasko|kristnaska]] [[meso (diservo)|meso]]; en ĜG oni ordonis tuj konfiski [[pelto]]jn, posedatajn de [[judoj]]; grupo de juda junularo atakis dolĉejon en [[Krakovo]] - pereis kelkaj germanoj; germanaj ĝendarmoj [[pafekzekutado|pafekzekutis]] en Pojelce apud [[Biała Podlaska]] 12 sovetajn [[militkaptito]]jn
** Internigitaj en [[Svislando]] polaj [[soldato]]j kolektis dum kelkaj solenaj [[kristnaska vespermanĝo|kristnaskaj vespermanĝoj]] 141,63 [[svisa franko|svisajn frankojn]] por helpo al polaj militkaptitoj en [[Nazia Germanio]]; papo [[Pio la 12-a]] en sia parolo al [[Kardinala Kolegio]] unu akapeon direktis al Pollando: ''Grandioza estas vido de senfleksebla [[kuraĝo]] en la defendo de leĝo kaj gepatra tero, kaj trankvilo en [[sufero]] de la [[animo]]j, kiuj vivas kiel [[ofero|ofera]] flamo por triumfo de la [[vero]] kaj [[justeco]]''.
** [[1942]]: Germanaj ĝendarmoj pafmortigis en Krzeszów Górny ([[distrikto Niżański]]) 9 polojn, polico arestis en Białowieża ([[distrikto Hajnowski]]) ĉ. 300 personojn; speciala taĉmento de [[kamparano|Kamparanaj]] Batalionoj bruligis [[vilaĝo]]n Janówek ([[distrikto Tomaszowski (Lubelski)|distrikto Tomaszowski]]), ekloĝitan de germanoj, revenĝe pro [[deportado]] de pola loĝantaro de [[Zamość]]-regiono; grupoj de Popola Armeo atakis en Krakovo [[gastronomio|gastronomiajn]] lokojn; [[Volinia masakro]]: [[ukrainoj|ukrainaj]] naciistoj murdis ĉ. 60 [[poloj]]n en vilaĝo Połonka (proksime al [[Luck]])
** En [[Peenemünde]] germanoj lanĉis la unuan aviadil-pafaĵon [[V-1]]