Gordiano la 1-a: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e plibonigadeto, anstataŭigis: |thumb| → |eta| (2), |right| → |dekstra| (2) per AWB
Neniu resumo de redakto
Linio 7:
Dum sia junaĝo, li studis retorikon kaj [[literaturo]]n, enirante en [[politiko]]n, nur kiam li jam estis maljuna. Kiel militisto, li regis la IVan Scitan Legion, kiam ĝi estis en [[Sirio]]. En [[216]] li estis nomumita guberniestro en [[Britio]], kaj li estis efika konsulo dum la regado de [[Heliogabalo]]. Kiel edilo li protektis grandiozajn ludojn kaj spektaklojn per kiuj li gajnis la favoron de la plebo, sed lia prudento kaj vivo aparta de politikaj aspiroj ne vekis la suspekton de [[Karakalo]], por kies honoro li verkis eposan [[poemo]]n titolita ''Antoninias''. La fakto, ke li estis senvunda eĉ post la ĥaosaj regadoj de la Severoj sugestas sian malgrandan emon al la politikaj konspiroj.
 
Dum la regado de [[Aleksandro Severo]], Gordiano (kiu jam estis maljunulo 80jaraĝa) riskis en la danĝera regado de [[Afriko]]. Kiam estis Gordiano prakonsulo, [[Maksimino la Trako]] mortigis la imperiestron Aleksandron Severon kaj memproklamis lian sekvanton. Maksimino ne estis populara imperiestro, kaj la ĝenerala malkontento kaŭzita de lia subprema registado kulminis en ribelo en Afriko, en [[238]]. Gordiano aŭdis la popularan senton kaj prenis kaj la postenon de imperiestro kaj la titolo de ''Afrikulo'' la [[22an de marto]] de tiu jaro; insistis, pro sia maljunaĝo, por asocii la tronon al sia filo Gordiano la 2-a. Post malmulte li eniris en la urbo de [[Kartago]], kaj estis aklamita de la loĝantaro kaj de la lokaj estroj. Dume en Romo la pretoria prefekto de Maksimino estis mortigita, kaj ŝajnis, ke la ribelo sukcesos. La Senato konfirmis Gordianon kiel imperiestro kaj plej parto de la provincoj apogis lin.
 
Kurioze la opozicio kontraŭ lia regado venis el la najbara provinco de [[Numidio]]. Kapeliano, guberniestro de Numidio kaj fidela al Maksimino la Trako, renovigis sian aliancon kun la antikva imperiestro kaj invadis la provincon de Afriko kun kelkaj legionoj de veteranuloj. Gordiano estis venkita, kaj lia filo Gordiano la 2-a mortis en la batalo. Dolorigita pro tiu morto, Gordiano memmortigis per sia propra zono. Li estis imperiestro nur dum 36 tagoj.