Adobo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e plibonigadeto, anstataŭigis: |thumb → |eta per AWB
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Linio 8:
==Fizika-kemiaj fenomenoj ligataj al la argila sekiĝo kaj bakado==
 
Se oni konsideras malsekan [[argilo]]n, taŭge knedebla per [[mano]]j, ĉirkaŭ unu kvarono de ĝia [[maso]] konsistas el [[libera akvo]] (kontraste al la konsistiga akvo, kiu estas kemie kombinata kun la alumini-silikataj [[kristalo]]j). Dum la sekiĝo, tiu [[akvo]] vaporiĝas, la argilaj eroj, ne plu ĉirkaŭataj de [[mufo]] da akvaj [[molekulo]]j, pliproksimiĝas kaj malmoviĝas unu rilate al la aliaj; tio klarigas, kial la argilo, sekiĝante, malgrandiĝas kaj perdas sian knedeblecon.
 
Ju pli la argilaj eroj estas fajnaj, des pli la malgrandiĝo estos granda, ĉar la [[materio]] entenas pli da akvo. Kiam oni almetas al la [[argilo]] pli grandajn erojn el neknedebla materio ([[sablo]] aŭ [[ŝamoto]]), tio estigas [[kanalo]]jn kaj [[poro]]jn, per kiuj la akvo povas facile eliri. Tia argilo estas nomata "kun malfermita pasto", ĝia malgrandiĝo kaj knedebleco estas pli malgrandaj, ĝi sekiĝas pli rapide, kaj ĝi malpli riskas eksplodi dum [[bakado]].