Maximilien de Robespierre: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
 
La familio de lia patro apartenis al la juĝista nobelaro, kaj li unue laboris kiel advokato, kiel sia patro kaj sia avo. Lia patrino mortis dum akuŝo, ŝajne pro ĉagreno la patro post nelonge malaperis, kaj neniam oni retrovis lian spuron (kelkaj eruditoj nuntempe trovis spuron de li finanta sian vivon en suda Germanio), tial li estis edukita en domo de sia avino, kiu plu ekzistas en Arras urbocentro. Lin influis la ideoj de la filozofoj de la dekoka jarcento, interalie [[Jean-Jacques Rousseau]]. Li partoprenis en la politika vivo de sia provinco, kaj poste venis al [[Parizo]] kiel deputito de la [[Etats-Généraux]].
Membro de la [[jakobena klubo]], li favoris kompletan demokration, sed tamen subtenis la konstitucian monarĥion. Li partoprenis al la verkado de la [[Deklaracio de Homaj kaj Civitanaj Rajtoj]] kaj al la unua franca konstitucio en [[1791]]. En [[1792]] li iĝas respublikano, kaj partoprenas en la Pariza Komunumo. Li estas unu el la iniciatintoj de la Nacia Konvencio, kie li laboris kun la "[[Montaruloj]]" (france: les montagnards). La [[27an de julio]] [[1793]] li eniras en la [[Komitato por publika savado]] (france: Comité de Salut Public), kaj laŭ sia propra esprimo, starigas demokration bazitan sur virto kaj teroro. Li iĝas defakte, se ne oficiale, kvazaŭdiktatoro, kaj ĉiuj timas lin. Li foje eksterminas partianojn, kiujn li taksas tro moderaj (la "[[Ĝirondanoj]], "Danton kaj la "pardonemuloj") foje partianojn, kiujn li taksas tro radikalaj ([[Jacques René Hébert]] kaj la "rabiintuloj") li tial provokis la areston kaj ekzekuton de multaj homoj, interalie de siaj iamaj kunlaborantoj kiel [[Georges Danton|Danton]] aŭ [[Camille Desmoulins]]. Male al tiuj kiel [[Pierre-Gaspard Chaumette|Chaumette]], li bedaŭras, ke la revolucio, post perforta kontraŭ-kristanisma politiko iĝas entute kontraŭreligia, do li iniciatis la "[[Kulto al la Supera Estaĵo|Kulton al la Supera Estaĵo]]" en majo 1794.
 
Finfine, li kreis tiom da timoj ĉirkaŭ lin, ke kelkaj homoj, tamen mem "teroristoj", kiel [[Tallien]], ektimas esti siavice gilotinotaj, kaj aranĝas komploton por "faligi lin". Tiel, li mem estis arestita la [[27an de julio]] [[1794]]. Provante mortigi sin per pistolo li nur frakasis sian makzelon, kaj estis senkapigita la sekvantan tagon.
 
Kankam liaj mortigantoj estas sampartianoj kaj mem teroristoj, lia falo sentiĝis en Francio kiel ekstaza sento de liberigo el premanta timo kaj angoro, kaj tiam komenciĝis la fino de la "Teroro".