Diskuto:Ricardo Albert Reyna: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Verkoj: nova sekcio
→‎Esperanto: nova sekcio
Linio 31:
Verŝajne neniam kompletigota listo de miaj verkoj eble aperos poiome ĉi tie: https://uam.academia.edu/RicardoFelipeAlbertReyna
Nekorekteblaj eraroj aperas ĉi tie (tio estas la fato de burokratiaj sistemoj): https://dialnet.unirioja.es/servlet/autor?codigo=147516
 
== Esperanto ==
 
Eklernis Esperanton en mia naskiĝurbo, Malago, en 1977, ĉe la ''Peña Vegetariana de Málaga'' (Vegetarana Rondo de Malago) dank' al senpaga kurso (kiel mezlernejano mi ne havis monon eĉ por la aŭtobuso, pro kio mi promenadis dum pli ol unu horo de mia hejmo ĝis la kursejo). Tie mi aktivis ĝis tiam, kiam mia familio (kaj mi kun ili) transiris al Madrido (pro laborŝanĝo de mia patro) en 1983 (tiam mi aĝis 21 jarojn). En Madrido mi aktivis en la sino de la loka grupo, precipe kun la aliaj (tiamaj) junuloj, kio inkluzivis aktivadon en la junulara sekcio de Hispana Esperanto-Federacio. Kiam mi komencis havi salajron, mi fariĝis dumviva membro de HEF kaj de UEA, kio helpis al mia posta restado en la orbito de Esperanto en la multaj epokoj, kiam mi ne havis monon por esperantumi. De 1997 ĝis la komenco de 2000 mi laboris en Kordovo (en projekto de privata universitato). En tiu epoko mi vizitis por la unua fojo Koreion en la kadro de peresperanta tradukprojekto (kaj refoje en 2003, reveninte en 2000 al Madrido).
 
Kun miaj gefiloj, naskiĝintaj ekde la jaro 2000, mi parolas en Esperanto nur eksterhejme (hejme mi parolas al ili arabe). La du pli aĝaj partoprenis en Infana Kongreseto de Esperanto en 2009.
 
Volonte mi verkus (originale kaj traduke) en Esperanto, se mi nur havus tempon! Ideoj kaj projektoj ja ne mankas, nur tempo.
Reiri al la paĝo "Ricardo Albert Reyna".