Espach-parko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun 'thumb|Tre proksime de la Hohenzollern-ponto en Erfurto troviĝas la Espach-parko La teritorio de la nuna '''Espach-parko''' (germane: ''E...'
 
Linio 9:
La restintaĵoj de la naĝejo sole do monumentprotektitis jam en 1998; post necerta periodo la statuso restarigitis sed ne plu por ununura monumentprotektinda objekto sed koncerne la tutan teritorion de la historiaj rempar- kaj kluzozonoj. Kvankam naĝejfarado ne plu permesitis la elemento akvo kontinue gravus kiel ankaŭ la elemento ligno. Pluse integriĝu infanĝardeno ''(Rasselbande)'' pro la jam tiam ekzistanta demandego pri infanvartejlokoj enurbaj. La komisiitaj arkitektaj burooj kreu sekve kreive ensemblon kombinan inter pejzaĝa, luda, sporta kaj ekologia parko. Finfarado estis en 2011; rezulto estis deca kaj malsintrudema enurba parko verdega. Defioj grandaj estis la enmeto de moderna infanĝardeno en kvietan parkon kaj la bona uzo de la iamaj akvaj ujoj por superkonstruado, krome la nova, diferenca akvofunkcio enparka. Rimarkitis ke la situo de la parko ĉe malvarmaera zone trovighanta ĝuste ĉe la rando de la urbokerno dum someraj monatoj pozitive influus la enurban bonstaton klimatan.
 
Ekde 2013 la iama naĝeja ejo servas kiel kafejo. Tiamaniere la decido de la granda urbesto [[Richard Breslau]] pri instaligo de flueg-foso farita antaŭ pli ol jarcento nerekte ankaŭ al la moderna urbo de Erfurto alportis novajn ripozumlokojn kaj ensorĉitajn areojn belpezjaĝajn. La plej proskima parko estas [[Luiza-parko (Erfurto)|Luiza-parko]] sterniĝanta en la direkto de Erfurt-Hochheim.
 
==Eksteraj ligiloj==
{{EL}}[http://erfurt.tlz.de/web/lokal/leben/detail/-/specific/Erfurter-Bademeisterhaus-im-Espachpark-wird-ein-Caf-1938391936 Gazetartikolo pri kafejstarigo en la eksa naĝeja enirejdomo]