Baĥĉisarajo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 160:
La unuaj spuroj de la homa aktivado sur la teritorio de Baĥĉisarajo rilatas jam al [[mezolitiko]]. La unua granda loĝloko aperas dum frua [[mezepoko]] sub la nomo ''Eski-Jurt''. Tamen, kiel la daton de la apero de la urbo oni kutimas konsideri la jaron [[1502]], kiam la krimea [[ĥano]] ''Mengli I Geraj'' konstruigis ĉi tie novan ĉefurbon de la [[Krimea Ĥanlando]].
 
Dum kelkaj jarcentoj la urbo estis kultura centro de [[krime-tataroj|krime-tatara kulturo]], tamen en la urbo loĝis ankaŭ reprezentantoj de aliaj nacioj (plej multis [[Grekio|grekoj]]). En la mezo de la [[19a jarcento]] la urbo havis ĉ. 2000 domojn. En la jaro [[1736]] la urbo estis plene forbruligita fare de la rusuja armeo. La konstruaĵo de la ĥana palaco, kiu konserviĝis ĝis hodiaŭ, estis rekonstruita dum restaŭrado de la urbo en la 1740-1750j jaroj.
 
[[Dosiero:Baghchasarayda bir araliq.jpg|thumb|left|160px|Malnova strato en Baĥĉisarajo. Maldekstre videblas la tradicia duetaĝa domo, kies dua etaĝo estas pli elstara, ol la unua.]]
 
Post anekso de Krimeo fare de la [[Rusa Imperio|Rusia Imperio]] la urbo perdis sian administran signifon, tamen ĝi daŭre estis la centro de krime-tatara kultura vivo. Ĝis la perforta ekzilo de krime-tataroj (kiu okazis la [[18an de majo]] [[1944]]) Baĥĉisarajo estis unu el 3 urboj de Krimeo (kune kun [[Belogorsko (Krimeo)|Belogorsko]] kaj [[Aluŝto]]), en kiuj la krime-tatara loĝantaro estis pli granda, ol la alinacia loĝantaro.
 
== Ekonomio ==