Rainald von Dassel: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
 
Linio 6:
Per klereco, moderna pensado kaj patrujemo li faris valorajn servojn por la imperiestro kaj defendis lin fidele kaj forte kontraŭ la [[Roma kurio]]. En 1157 li verkis cirkuleran leteron per kiu la imperiestra moŝto protestis, post la [[dieto (asembleo)|dieto]] de [[Besançon]] kontraŭ la papa volego havi superan feŭdisman potencon super la imperiestro. Kune kun Otto von Wittelsbach ([[Bavario]]) li marŝis antaŭ la imperiestro en 1158 en la direkto de [[Italujo]]. Post la subigo de [[Milano]] (1159) li realigis surloke la decidojn ronkalajn: li devis fuĝi antau la koleron de la fare de la papemuloj incititaj milananoj, kio sukcesis nur danke al alivestado. Pro tio Frederiko eĉ pli furioziĝis kontraŭ la urbo Milano.
 
En 1159 li fariĝis ĉefepiskopo kolonja; ĝis 1162 li restis imperiestra legato en Italujo tamen. Disde Milano al Kolonjo li venigis la [[relikvojrelikvo]]njn de la [[Tri reĝoj]] post kiam la imperiestro donacis ilin al li. Post la morto de la [[kontraŭpapo]] [[Viktoro la 4-a (kardinalo Montecelio)|Viktoro la 4-a]] (aprilo 1164), Rajnaldo elektitigis novan kontraŭpapon nome [[Paskalo la 3-a]].
 
Kiel imperiestra sendito li peris en 1165 ligon kun [[Henriko la 5-a (Anglio)]] kaj akceptitigis la kontraŭpapecon ĉeimperiestre kaj ĉeprincare. En oktobro 1166 li denove transiris la [[Alpoj]]n, okupis [[Etruskoj|Etruskion]] kaj [[Latio]]n. En la 29.5.1167 Rajnaldo venkis kune kun [[Christian von Mainz]] la romanojn apud [[Tusculum]]. Venkinte li enmarŝis Romon sed mortis baldaŭ poste pro epidemio suferiganta multajn germanajn soldatojn. Lia kadavro entombigitis en Kolonjo.
 
==Literaturo==
*Ficker, ''Reinald von Dassel, Reichskanzler und Erzbischof von Köln'', Köln 1850