Roterdamo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 48:
[[Dosiero:Rotterdam, Laurenskerk, na bombardement van mei 1940.jpg|eta|Roterdamo post la detruiĝo en 1940]]
[[Dosiero:Zadkine rb I.jpg|eta|Skulpturo fare de [[Ossip Zadkine]]: „La urbo detruita"]]
Roterdamo fondiĝis en 1230, kiam oni konstruis digon ĉe la rivero Rotte. La unuaj setlantoj supozeble estis fiŝistoj pri haringoj, kiuj transŝarĝis sian kaptaĵon ĉi tie. Post la ricevo de urbaj rajtoj en 1340 la urbo rapide evoluis al riĉa komerca urbo, danke al sia taŭga geografia situo. La unua urba fortikigo originas el la jaro 1359.<ref>Robert E. Dickson: "The West European City. A Geographical Interpretation." Routledge 2003 ISBN 0-415-17830-4 p. 171.</ref> Dum la [[Okdekjara Milito]] kontraŭ [[Hispanio]], dum la 1570-aj1570aj jaroj Roterdamo estis unu el la malmultaj nederlandaj havenurboj kun aliro al la maro.
 
La haveno plukreskis, ĉefe post la konstruo de la ''Nieuwe Waterweg'' (nova akvovojo) en 1864. Tio estis senkluza malferma kanalo al Norda Maro. Roterdamo rapide evoluis al la plej grava haveno por importo kaj eksporto por la rapide kreskanta industrio en [[Ruhr-regiono]] en [[Germanio]], supre je la Rejno.
Linio 56:
Komence la urbo etendiĝis per la distrikto [[Feijenoord]] al la suda flanko de Nova Maso, sekvis [[Rijnhaven]] (rejna haveno), pro kiu estis detruitaj grandaj partoj de la malnova vilaĝo [[Katendrecht]] (1894), cetere [[Maashaven]] (1905), kiu ebligis tute novan dimension por grandaj havenaĵoj en Roterdamo,[[Waalhaven]] en 1919, por karbo, erco kaj greno..<ref>Willem Frijhoff / Marijke Spies: "Dutch Culture in a European Perspective", Gorcum 2004 ISBN 90-232-3965-2 p. 116</ref> En 1923 aldoniĝis Merwehaven, en 1929 la unua haveno pri nafto. Inter 1869 kaj 1913 la loĝantaro kvarobliĝis, de 116.000 al 462.000 homoj.<ref name="Marijke Spies p. 114"/>
 
Per la pli bona alirebligo de Norda Maro, Roterdamo per la ekonomia kreskado de Germanio kaj precipe de Rura regiono fariĝis centra por la eŭropa industrio. Dum la industria revolucio la urbo situis je la rando de la areo de riĉiĝo, ekde la [[1870aj jaroj]] ĝi eksituis en la centro de la komerca vojo inter Rura regiono kaj Britio, kaj ĉe la grava transiro de la mara trafiko al rivera kaj fervoja.<ref>Willem Frijhoff / Marijke Spies: "Dutch Culture in a European Perspective", Gorcum 2004 ISBN 90-232-3965-2 p. 116.</ref>
 
Dum la [[Dua mondmilito]] la centro de Roterdamo detruiĝis je la 14-a de majo 1940 dum germana aera bombatako kaj la sekvaj fajroj. Proksimume okcent homoj mortis, 80.000 roterdamanoj fariĝis senhejmaj. Nur la pli masivaj konstruaĵoj de urbodomo, poŝto, borso kaj preĝejo Sankta Laŭrencio restis, forte damaĝitaj. Sekvis kelkaj malpli grandaj aer-atakoj, ĉi foje de la Aliancanoj, en oktobro 1942 kaj marto 1943, antaŭ ol la germanoj en 1944 detruis grandajn partojn de la haveno.<ref>Ingrid Ostermann: Wiederaufbau Rottedam. Metamorphosen einer Stadt, Darmstadt 2004, p. 10 kaj sekvaj.</ref>