Futbalo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 31:
 
=== Fruaj formoj de futbalo ===
En la 2-a jarmilo a.K. oni ludis en [[Ĉinujo]] futbalsimilan ludon nomitan ''cùjū '' 蹴鞠 (prononcu "cuĝü": "cù 蹴" = puŝi perpiede; "jū 鞠" = [[pilko]]). Ne plu estas konataj la tiamaj reguloj de la ludo. Tamen oni certas, ke ĝi utilis al militista trejnado de la soldatoj. En la [[dinastio Zhou]] la ludo disvastiĝis en la popolo kaj per reguloj oni provis limigi krudecon kaj perforton. La pilko estis kudrita el [[ledo|ledpecoj]] kaj plenigita de plumoj aŭ bestharoj. De la [[dinastio Qin]] ĝis la [[dinastio Sui]] pli kaj pli ŝatiĝis futbalo. Inter la jaroj [[220]] kaj [[680]] oni inventis aerplenigitan pilkon kaj difinis futbalajn rgulojnregulojn kiel golejojn, golprotektistojn, ktp. Ĉirkaŭ 100 jarojn poste la ludo preskaŭ tute forgesiĝis.
 
El la antikva [[Grekujo]] konserviĝis bildoj de futbalo sur reliefoj kaj vazoj, ĉefe el [[Sparto]], kie fizika trejnado estis alte taksata. Ankaŭ la antikvaj [[romio|Romianoj]] pilkoludis, simile al la ĉina ''cùjū'' por soldata trejnado.<ref>[[Suetonio]]: ''De Vita Caesarum Liber II – Divus Augustus'' 83.1.3. ''Exercitationes campestres equorum et armorum statim post civilia bella omisit et ad pilam primo folliculumque transit.'' („Tuj post la civitanaj militoj li ([[Aŭgusto Cezaro]]) ĉesigis la rajdan kaj armilan trejnadon kaj turniĝis unue al ludoj per grandaj kaj malgrandaj pilkoj.“&nbsp;– Ĉu tamen la pilkoj estis puŝitaj perpiede ne menciiĝis.</ref>