Christian Dietrich Grabbe: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun 'thumb|La dramisto Grabbe, litografio '''Christian Dietrich GRABBE''' (naskiĝinta la {{daton|11|12|1801}} en Detmold, mortinta samloke la {{da...'
 
Linio 4:
La filo de punlaboreja administranto kaj bankisto havis neregulitan edukon kaj malbone influitis de la patra laboro. Tamen li laboris diligente science kaj allogitis precipe de la drama arto de la [[antikvaj verkoj]] greklingvaj (tragedioj, komedioj de [[Aristofano]]). Li ekstudis laŭ la volo de la gepatroj jursciencon en [[Lepsiko]] kaj kontinuigis ĝin ekde 1821 en [[Berlino]] kie li amikiĝis kun [[Heinrich Heine]] kaj [[Ludwig Robert]]. Kurta restado en [[Dresdeno]] dediĉitis al aktorado. [[Ludwig Tieck]], kiu interesiĝis ege por Grabbe pro ties poeziaĵo »Gotland«, ankaŭ ne povis montri al Grabbe vojon je feliĉa vico. Grabbe revenis al Detmold kie li ekdeĵoris en 1827 por la soldataro. En 1833 li komencis geedziĝon malfeliĉan kun la filino de la arkivisto Clostermeier. La malekvilibro inter talento kaj memkonfido kiel ankaŭ la sento esti enfermita en eturbaj kondiĉoj detruis lin kaj plifortigis lian drinkemecon. Malpaco iĝis ankaŭ hejme kaj kun aŭtoritatoj. Pro maldiligenta laborado li maldungitis armee pli malpli kontraŭ la propra volo. Unue li iris al [[Frankfurto ĉe Majno]] de kie li kontaktis [[Carl Leberecht Immermann]] en [[Düsseldorf]] por helpi sin kaj sian oldan patrinon. Immermann invitis lin kaj peris al li postenon modestan. Je la komenco Grabbe majstris novan komencon profesian kaj provis labori kiel teatra kritikisto. Li ja verkis »Das Theater in Düsseldorf« (Düsseldorf 1835), sed baldaŭ reprenis malbonajn antaŭajn kutimojn. Malsanega li revenis hejmen, repaciĝis kun sia edzino kaj mortis en ŝiaj brakoj.
==Graveo==
Grabbe eldonis kolekton de dramoj kaj skizoj dramaj sub la titolo »Dramatische Dichtungen« (Frankfurt 1827, 2 vol.). Letero de Tieck pri la ĉefa verko de la kolekto estis aldonita. Temas pri la tragedio »Herzog Theodor von Gotland«, verko sovaĝa kaj transpasanta ĉiujn limojn de beleco estante tamen imponega. La fragmento »Marius und Sulla« estas verko plena de historia spirito kaj gigantaĵo. Pli malgravas la tragedio »Nannette und Marie« ol la humurplena kaj memkritika komedio »Scherz, Satire, Ironie und tiefere Bedeutung«. Sekvis la aŭdace elpensita tragedio »Don Juan und Faust« (Frankfurt 1829), la [[Ŝtaŭfoj|ŝtaŭfa]] verkoj »Kaiser Friedrich Barbarossa« (1829) kaj »Kaiser Heinrich VI.« (1830), la granda portreto »Napoleon oder die Hundert Tage« (1831), la drama fabelo »Aschenbrödel« (Düsseldorf 1835) kaj la fragementa kaj genia tragedio »Hannibal« (1835). La verko »Die Hermannsschlacht«, eldonite de E. Duller (Düsseldorf 1838, kun biografio de Grabbe) aperis nur post la morto de la verkisto.
 
Ĉiuj tragedioj suprenigas la intrigojn tiamaniere ke ili ŝajnas esti tute nerealigeblaj en sursceniĝo. Multo en ili estas eĉ bizara. Kvazaŭ ĉiuj karakteroj malhavas radikojn naturajn tiel ke ili ja interesas onin sed neniam vere kompatigas la spektantojn. La amasaj scenoj en la verkoj de Grabbe estas vivoplenaj kaj de tre energia koloro.
 
==Fonto==
Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 8. Leipzig 1907, p. 194, kio [http://www.zeno.org/nid/20006702155 legeblas tie ĉi interrete.]