Christian Dietrich Grabbe: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[File:Christian_D_Grabbe.jpg|thumb|La dramisto Grabbe, litografio]]
'''Christian Dietrich GRABBE''' (naskiĝinta la {{daton|11|12|1801}} en [[Detmold]], mortinta samloke la {{daton|12|9|1836}}) estis - iom ekstravaganca - [[germanio|germana]] dramisto.
==Vivo==
La filo de punlaboreja administranto kaj bankisto havis neregulitan edukon kaj malbone influitis de la patra laboro. Tamen li laboris diligente science kaj allogitis precipe de la drama arto de la [[antikvaj verkoj]] greklingvaj (tragedioj, komedioj de [[Aristofano]]). Li ekstudis laŭ la volo de la gepatroj jursciencon en [[Lepsiko]] kaj kontinuigis ĝin ekde 1821 en [[Berlino]] kie li amikiĝis kun [[Heinrich Heine]] kaj [[Ludwig Robert]]. Kurta restado en [[Dresdeno]] dediĉitis al aktorado. [[Ludwig Tieck]], kiu interesiĝis ege por Grabbe pro ties poeziaĵo »Gotland«, ankaŭ ne povis montri al Grabbe vojon je feliĉa vico. Grabbe revenis al Detmold kie li ekdeĵoris en 1827 por la soldataro. En 1833 li komencis geedziĝon malfeliĉan kun la filino de la arkivisto Clostermeier. La malekvilibro inter talento kaj memkonfido kiel ankaŭ la sento esti enfermita en eturbaj kondiĉoj detruis lin kaj plifortigis lian drinkemecon. Malpaco iĝis ankaŭ hejme kaj kun aŭtoritatoj. Pro maldiligenta laborado li maldungitis armee pli malpli kontraŭ la propra volo. Unue li iris al [[Frankfurto ĉe Majno]] de kie li kontaktis [[Carl Leberecht Immermann]] en [[Düsseldorf]] por helpi sin kaj sian oldan patrinon. Immermann invitis lin kaj peris al li postenon modestan. Je la komenco Grabbe majstris novan komencon profesian kaj provis labori kiel teatra kritikisto. Li ja verkis »Das Theater in Düsseldorf« (Düsseldorf 1835), sed baldaŭ reprenis malbonajn antaŭajn kutimojn. Malsanega li revenis hejmen, repaciĝis kun sia edzino kaj mortis en ŝiaj brakoj.