2-a de februaro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Eventoj: Uliso de Joyce eldoniĝis
→‎Eventoj: primilitaj eventoj en 1941
Linio 35:
** [[1940]]: [[Gestapo]] malfondis [[altlernejo]]n de [[jezuitoj]] en [[Lublin]] arestante 43 membrojn de la [[ordeno (eklezio)|ordeno]]; en [[Rawicz]] aperis [[flugfolio]]j kun kontraŭgermana enhavo; germanaj regopovoj transprenis [[orfo|orfejon]] en [[Włocławek]]; Ludwik Landau raportis en sia taglibro ke septembre tra Varsoviaj [[malsanulejo]]j trairis 47 mil vunditoj, en tio 31 mil civiluloj, preskaŭ 2500 mortis - kune kun mortigitaj en malsanulejoj dum ilia bombado 3 mil personoj mortfalis dum la [[invado en Pollandon|germana invado]] - reale estis multe pli da [[viktimo]]j, kiuj pereis surstrate kaj en detruitaj domoj
** Generalo [[Władysław Sikorski]] aprobis iniciaton fondi en [[okupado|okupata]] Pollando subteran juĝadon; en [[Milano]] itala ĵurnalo "Regima Fascista" atakis polan [[primaso]]n, kiu raportis per [[Vatikana Radio]] pri germanaj kruelaĵoj el Pollando
** [[1941]]: En dekkelkaj lokoj de Malnova Urbo de [[Poznań]] aperis surskriboj: ''[[Dipatrino]] [[tondro|Tondra]], forpelu germanajn banditojn''; en germana koncentrejo [[Aŭŝvico]] pereis Wacław Ciesielski, arestita en [[Toruń]]
** [[Londono]]-[[Glasgow]]: "Sunday Chronicle" publikigis [[felietono]]n de Beverley Nichols ''Skotlando per la tuta koro ekamis [[poloj]]n, kiuj kunportis norden kun si nekonatan buntecon kaj ĉarmon'' kun informo pri celebrado de 70 britaj-polaj [[nupto]]j; Cupar ([[Fife (Skotlando)|Fife]]): "Dziennik Żołnierza" titolis artikolon ''150-a spektaklo de "Lvova Ondo"''
** [[1942]]: En germana [[ekstermejo Chełmno]] pereis en "moveblaj [[gaso|gasejoj]]" ĉ. 1200 [[judoj]] de [[Sompolno]]; ĝendarmoj pafmortigis [[distrikto Wadowicki]] 6 personojn; de [[Varsovio]] foriris transporto de 155 malliberuloj al germana [[koncentrejo]] [[Aŭŝvico]]; en [[geto]] de [[Lodzo]] mortis la 1-an kaj 2-an de februaro 29 [[ciganoj]]
** Ĝenerala prokuroro de [[Braunschweig|Brunsvigo]] konstatis, ke ĉiam pli da trudlaboraj poloj kaj francoj aŭskultas sekrete radiostaciojn