Mumu: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
{{kursiva titolo}}
'''''Mumu''''' estas unu el la plej konata verko de [[Ivan Turgenev]], aperita en la jaro [[1852]]. Temas pri akrega kritiko kontraŭ posedantoj kaj defendo de kompatindaj servutuloj. Nome la ĉefrolulo de la rakonto aŭ noveleto estas surdmutulo Gerasim kiu vivas solecan kaj ekspluatatan vivon en domego de riĉulino. Li vivas iom perforte ĉar li estus ŝatinta kamparanan vivon, sed almenaŭ pasas sian vivon. La riĉulino estas kapricega maljunulino kiu malbonege kondutas rilate siajn servistaron. Iam Gerasim ekhavas hundeton kiu eltiras lin el lia soleca vivo, sed la malica posedantino malrekte devigas lin dronigi ĝin. Kompreneble tia rakontero nepre kortuŝas ĉiun leganton.
 
En tiom mallonga noveleto (malpli ol 30 paĝoj) Turgenev kapablas enmeti tiun historion, sed ankaŭ la personajn studojn ne nur de tiuj du menciitaj roluloj, sed de aliaj partoprenantoj kaj ĉefe de la sociaj, perfortaj kaj laboraj rilatoj inter servistoj kaj posedantino, sed ankaŭ inter servistoj mem.