Dissolvo de Sovetunio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Linio 32:
Falo de la komunismaj reĝimoj kaj [[Germania reunuiĝo]] efikis al la politika situacio en Sovetunio. En multaj sovetaj respublikoj naciismaj movadoj kreskis, plendoj por sendependiĝo multiĝis. En marto kaj majo [[1990]], la baltaj respublikoj (Estonio, Litovio, Latvio) proklamis sendependiĝon de Sovetunio. En aŭgusto [[Kartvelio]] proklamis foriron el Sovetunio. Pro tiuj okazaĵoj konservativaj politikistoj publike kondamnis Gorbaĉov.
 
En 1990 [[Kongreso de Popolaj Deputitoj]] de USSR abolis [[unupartiismo|unupartiismon]]n kaj aprobis reformon de la federaciaj registaro kaj strukturo. La 17-an de marto [[1991]] okazis tutnacia referendumo pri daŭra ekzistado de la ŝtato. 80% de la voĉdonrajtaj civitanoj partoprenis ĝin kaj 77,85% voĉdonis jese. Sed respublikoj, kiuj proklamis sendependencon antaŭ la referendumo, (Estonio, Litovio, Latvio, Kartvelio, Armenio, Moldavio) refuzis okazigi ĝin sur siaj teritorioj. Post la referendumo, Gorbaĉov kaj respublikaj prezidentoj planis subskribi novan unian traktaton la 20-an de aŭgusto [[1991]].
 
Tamen la [[19-an de aŭgusto]] en Moskvo grupo de altpostenuloj faris provon forigi Gorbaĉov kaj establi novan regadon. Tiu ŝtatrevenso estas konata kiel [[Aŭgusta puĉo]]. Ĝia celo estis haltigi subskribon de nova unia traktato kaj konservi politikan potencon, sed sekve de la popolaj protestoj la puĉo fiaskis post tri tagoj. Kiel rezulto [[Komunista Partio de Sovetunio]] perdis politikan potencon.