Centra Azio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Anstataŭigo de ne plu uzota Ŝablono:EL; vidu VP:DT en Marto 2017; kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 9:
'''Centra Azio''' aŭ '''Mez-Azio''' estas interna parto de Azio, kiu inkluzivas teritoriojn de iamaj sovetaj respublikoj: [[Uzbekio]], [[Kirgizlando|Kirgizio]], [[Taĝikio]] kaj [[Turkmenio]]. Al Centra Azio ofte apartenas ankaŭ sudaj partoj de [[Kazaĥstano]], sude de Aralo-Irtiŝa akvodivida linio. Granda parto de la teritorio estas okupita de dezertoj [[Karakumo]] kaj [[Kizilkumo]], ĉirkaŭita sude kaj oriente per altaj montaroj: [[Kopetdago]], [[Pamiro]] kaj [[Alajo]]. Tra la Centra Azio fluas [[rivero]]j [[Amudarjo]] kaj [[Sirdarjo]]. Ĉi tie troviĝas [[Arala Maro]] (fakte lago!) kaj lago [[Balĥaŝo]]. li norde [[plataĵo]]j kaj ebenaĵoj formas du altzonojn, unua, kun alteco 500-1500 m - [[Gobio]], Alaŝano, [[Ordos]], Ĝungara kaj [[Tarimo|Tarima]] ebenaĵoj, kaj la dua, kun alteco 4000-4500 m - [[Tibeta montaro]], dividitaj per altaj montoĉenoj de [[Tjan-Ŝano]], [[Kunluno]], [[Nan-Ŝano]], [[Karakorumo]] ka. Klimato estas kontinenta, kun sedimentoj en ebenaĵo 50-200 mm jare kaj en montoj - 500-1000 mm. Plejofte la teritorioj estas okupitaj de [[dezerto]]j, [[stepo]]j kaj duondezertoj.
 
== Historio de Centra Azio ==
{{Ĉefartikolo|Historio de Centra Azio}}
La '''historio de Centra Azio''' estis determinita unuavice de la areaj klimato kaj geografio. La [[Trosekeco|sekeco]] de la regiono igis agrikulturon malfacila kaj la distanco de la maro eksterigis ĝin el multe da komerco. Tiel, malmultaj gravaj urboj evoluis en la regiono. [[Nomado|Nomadaj]] ĉevalaj loĝantaroj de la [[stepo]] superregis la areon dum jarmiloj.
 
Rilatoj inter la stepaj nomadoj kaj la nenomadaj homoj en kaj ĉirkaŭ [[Centra Azio]] estis markitaj de konfliktoj. La nomada vivmaniero estis bona por militfarado, kaj la stepaj ĉeval-rajdantoj fariĝis kelkaj de la milite plej potencaj homoj en la mondo, pro la ruinigantaj teknikoj kaj pro la talento de iliaj surĉevalaj arkistoj.<ref>O'Connell, Robert L.: "Soul of the Sword.", page 51. </ref> De temp' al tempo, tribaj gvidantoj aŭ ŝanĝantaj kondiĉoj organizigis plurajn tribojn je po unu militistaro, kiu tiam ofte lanĉis kampanjojn de konkero, precipe en pli 'civilizajn' areojn. Kelkaj de tiaj tribaj koalicioj inkluzivis la [[Hunoj|Hunan]] invadon de [[Eŭropo]], diversajn [[Tjurkaj popoloj|Tjurkajn]] migradojn en [[Transoksiano|Transoksianon]]n, la [[Wu Hu|Wu Hu-ajn]] atakojn al [[Historio de Ĉinio|Ĉinujo]] kaj plej konate la [[Mongoloj|Mongolan]] konkeron de multe da [[Eŭrazio]].
 
La superregado de la nomadoj finis en la 16-a jarcento kiam [[Pafarmilo|pafiloj]] permesis al malnomadaj homoj akiri kontrolon de la regiono. La [[Rusia Imperio|Rusa Imperio]], la [[Dinastio Qing|Qing-Dinastio]] de [[Ĉinujo]] kaj aliaj potencoj vastiĝis en la areon kaj kaptis la ĉiomon da Centra Azio je la fino de la 19-a jarcento. Post la [[Rusia revolucio de 1917|Rusa Revolucio de 1917]], [[Soveta Unio|Sovetunio]] inkluzivis plejparton de Centra Azio; nur [[Mongolujo]] kaj [[Afganio|Afganujo]] restis oficiale sendependaj, kvankam [[Mongolio|Mongolujo]] ekzistis kiel sovetunia [[satelita ŝtato]] kaj sovetuniaj trupoj invadis [[Afganio|Afganujon]] en la fino de la 20-a jarcento. La sovetuniaj areoj de Centra Azio vidis multe da [[industriiĝo]] kaj konstruon de infrastrukturo, sed ankaŭ la malestigon de lokaj kulturoj kaj daŭranta heredaĵo de etnaj konfliktoj kaj ekologiaj problemoj.
Linio 34:
* [[Historio de Centra Azio]]
 
== Notoj ==
<references/>
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{EL}}* http://www.fas.harvard.edu/~casww/index.html <!-- Centralo _Eurasian_ Studa Mondo Larĝa -->
{{EL}}* http://www.getcited.org/mbrx/PT/2/MBR/10819625 <!-- (Eldonoj, Eldonas) sur la historio de (Mez-Azio, Interna Azio) Antaŭa al 1917 -->
{{EL}}* http://www.ucentralasia.org <!-- Universitato de (Mez-Azio, Interna Azio) -->
{{EL}}* http://www.fantasticasia.net <!-- _Informasi_ turisma Mez-Azio -->
 
[[Kategorio:Regionoj en Azio]]