Hebrea lingvo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Anstataŭigo de ne plu uzota Ŝablono:EL; vidu VP:DT en Marto 2017; kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 19:
|vikipedio=he
}}
[[FileDosiero:Frank-ruehl.png|thumb|[[Hebrea alfabeto]].]]
[[FileDosiero:Annava165.jpg|thumb|350px|Hebreaj, [[Araba]]j kaj Anglaj multlingvaj signaloj en Israela ŝoseo.]]
[[FileDosiero:Sefer-torah-vayehi-binsoa.jpg|thumb|Hebrea skribaĵo uzata por verkado de Toraha rulaĵo. Notu ornamajn "kronojn" super la pintoj de kelkaj literoj.]]
[[FileDosiero:Rashiscript.PNG|thumb|350px|Raŝia [[skribmaniero]].]]
La '''hebrea lingvo''' (hebree: עברית, ''ivrit'' {{Prononco|ivRIT|ʔiv'ʁit}}) estas okcidenta [[semida lingvo]] el la [[Afrikazia lingvaro]], nome la antikva lingvo de la [[hebreoj]] aŭ [[izraelidoj]] (kaj ties prauloj){{mankas fonto}} en la [[Biblio]], kvankam la lingvo mem n estas aludita per la nomo Hebrea en la [[Tanaĥo]],<ref>En la [[Tanaĥo]] (Juda Biblio), la lingvo estis aludita kiel Jehudit "la lingvo de Judah" aŭ səpaṯ kəna‘an "la lingvo de Kanaano". "A History of the Hebrew Language". google.co.uk. [https://books.google.es/books?id=EZCgpaTgLm0C&pg=PA1&redir_esc=y#v=onepage&q&f=false] Alirita la 2an de Februaro 2016. Rick Aschmann, “Hebrew” in Genesis [http://aschmann.net/BibleChronology/HebrewInGenesis.pdf] Alirita la 2an de Februaro 2016. Postaj Helenismaj verkistoj kiaj Jozefo kaj la Evangelio de Johano uzis la terminon ''Hebraisti'' por aludi kaj al Hebreo kaj kaj al Arameo."A History of the Hebrew Language". google.co.uk. Samloke</ref> La plej fruaj ekzemploj de verkita pra-hebrea datas el la 10a jarcento a.K.<ref>"Most ancient Hebrew biblical inscription deciphered". Physorg.com. [http://phys.org/news/2010-01-ancient-hebrew-biblical-inscription-deciphered.html] Alirita la 2an de Februaro 2016.</ref> Ĝi estas la komuna lingvo de la [[judoj]], kaj nuntempe oficiala lingvo en [[Israelo]]. Entute kaj nuntempe, la hebrea estas parolata de totalo de 9 milionoj da personoj tutmonde.<ref>Nachman Gur, Behadrey Haredim. "Kometz Aleph – Au• How many Hebrew speakers are there in the world?". [http://www.bhol.co.il/article_en.aspx?id=52405] Alirita la 2an de Februaro 2016.</ref>
 
Oni kredas ke iam inter la jaroj [[200]] kaj [[400]] de nia erao en la sekvoj de la [[Bar-Koĥba-ribelo]], ĝi iom post iom ĉesis esti lingvo parolata, dum en la regiono la [[Aramea lingvo|aramea]] kaj je malpli etendo la [[Greka lingvo|greka]] estis jam en uzado kiel internaciaj lingvoj, ĉefe inter elitoj kaj enmigrantoj.<ref>"Se vi ne povus paroli la grekan ĉirkaŭ la tempon de la komenca kristanismo vi ne povus havi postenon. Vi ne povus havigi al vi bonan postenon, profesian laborpostenon. Vi devis koni la grekan aldone al vi propra lingvo. Kaj tiele vi venus al punkto kie Judoj... la Juda komunumo en onidiru Egipton kaj en grandaj urboj kiaj Aleksandrio vi ne konur Hebrean pli ol ili konas nur la Grekan. Kaj tiel vi bezonos Grekan version en la sinagogo." -- Josheph Blankinsopp, Professor of Biblical Studies University of Notre Dame in A&E's ''Who Wrote the Bible''</ref>. La hebrea tamen restadis, dum la tuta historio, la ĉefa skriblingvo de la judoj, ne sole por [[religio]] kaj studado, sed ankaŭ por ĉiutagaj dokumentoj, interjuda [[komerco]], [[literaturo]], [[filozofio]], [[medicino]] kaj [[scienco]]. La Jud-Germana kaj poste la orienteŭropa movado de la "Haskala" ĝin modernigis kaj preparis por laika uzo. La moderna nacia movado ([[cionismo]]) ĝin revigligis kiel verkitan kaj parolatan lingvon en [[Otomana Imperio|Otomana]] [[Palestino]] en la du lastaj jardekoj de la 19-a jarcento. La [[Britio|Brita]] Mandato de [[Palestino]] rekonis la hebrean kiel unu el la tri oficialaj lingvoj de la nova ŝtato (nome la [[angla]], la [[araba]] kaj la hebrea). La hebre-parolanta [[komunumo]] en Palestino rapide kreskis kaj jam post la [[unua mondmilito]], ekde la jaroj 1920-aj, la hebrea fariĝis la ĉefa lingvo, skribe kaj parole, de la juda komunumo. Ĝi nature fariĝis la ĉefa lingvo de la nova ŝtato [[Israelo]] en [[1948]]. Hodiaŭ ĝi estas la ĉefa lingvo de ĉirkaŭ 5 milionoj da israelaj judoj kaj almenaŭ la dua lingvo de unu miliono da israelaj araboj. Laŭ [[Etnologiisto]], ĉirkaŭ 1998, la hebrea estis iĝanta la lingvo de 5 milionoj da personoj tutmonde.<ref>Moderna Hebrea ĉe Ethnologue (18a eld., 2015)
Classical Hebrew (liturgical) at Ethnologue (18a eld., 2015), Samaria Hebrea (liturgia) ĉe Ethnologue (18a eld., 2015), Amonia (formortinta) ĉe Ethnologue (18a eld., 2015), Moabia (formortinta) ĉe Ethnologue (18a eld., 2015), Edomia (formortinta) ĉe Ethnologue (18a eld., 2015)</ref> [[Usono]] estis la dua plej granda hebreparolanta loĝantaro, kun 220,000 fluaj parolantoj,<ref name="2009 survey">{{Citation|url=http://www.census.gov/compendia/statab/cats/population/ancestry_language_spoken_at_home.html|title=Table 53. Languages Spoken At Home by Language: 2009|work=The 2012 Statistical Abstract|publisher=U.S. Census Bureau|accessdate=2011-12-27}}</ref> ĉefe el Israelo.
 
La moderna [[hebrea]] estas unu el la du [[Oficiala lingvo|oficialaj lingvoj]] de Israelo (dum la alia estas la moderna normiga [[araba]]), dum antaŭmoderna hebrea estas uzata por preĝado aŭ studado en [[Judoj|Judaj]] komunumoj ĉirkaŭ la tuta mondo nuntempe. Antikva hebrea estas ankaŭ la liturgia lingvo de [[Samarianoj]], dum la moderna hebrea aŭ la araba estas ties gepatra lingvo. Kiel fremda lingvo, ĝi estas studata ĉefe de Judoj kaj studentoj de [[Judismo]] kaj de Israelo, kaj de arkeologoj kaj de lingvistoj specializiĝantaj en [[Mezoriento]] kaj ties civilizacioj, same kiel de teologoj en [[Kristanismo|kristanaj]] [[seminario]]j.
 
== Trajtoj ==
[[FileDosiero:Aleppo Codex Joshua 1 1.jpg|thumb|[[Kodekso de Aleppo]]: 10a-jarcenta [[Hebrea Biblio]] kun [[Masoretoj|Masoreta]] interpunkcio (Joŝua 1:1).]]
{{Ĉefartikolo|Hebrea alfabeto}}
La hebrea estas skribata per la [[hebrea alfabeto]], kiu devenas de la internacia aramea alfabeto, kies origino estas la hebrea-fenica antikva alfabeto, uzata de ĉiuj variantoj de la hebrea-fenica lingvo kaj ankaŭ la origino de la greka, etruska kaj [[latina alfabeto]]j. Tiu malnova hebrea-[[fenica alfabeto]] tamen ne malaperis komplete ĝis la ribelo kontraŭ la romanoj en [[125]] kaj la [[Bar-Koĥba-ribelo]]. La nova hebrea alfabeto ankaŭ estis uzata por skribi multajn aliajn "judajn" lingvojn, kiel la [[Jida lingvo|jud-germanan]], la [[Judhispana lingvo|jud-hispanan]], la jud-araban, la jud-persan, la jud-ĉeĥan, ktp.
 
La hebrea alfabeto konsistas ĉefe el [[konsonanto]]j, sed eblas aldoni strekojn kaj punktojn por montri [[vokalo]]jn, sed tio estas kutima nur en la vortaroj, en eldonoj de la [[Biblio]], en libroj por infanoj kaj en poezio. Precipe en post-bibliaj verkoj, estas emo uzi kelkajn literojn ankaŭ kiel vokalojn. Hebreaj vortoj, kiel la vortoj de ĉiuj ŝemidaj lingvoj, baziĝas sur trikonsonantaj radikoj. Rilatajn ideojn eblas formi per aldono aŭ ellaso de prefiksoj kaj finaĵoj, kaj ŝanĝo de internaj [[vokalo]]j. Ekzemple, la vorto ''sefer'' signifas «libro». Ĝia radiko estas ''s-f-r'', kaj per aldonoj al tiu radiko eblas formi ''sifrija'' («biblioteko»), ''sifrut'' («literaturo»), kaj ''sipur'' («rakonto»; la konsonantoj {{Prononco|f}} kaj {{Prononco|p}} estas unu sama [[fonemo]] en la hebrea). Oni legas hebreajn tekstojn de dekstro al maldekstro, kiel la arameajn kaj la arabajn.
Linio 43:
La '''Akademio de la Hebrea Lingvo''' ([[hebree]], '''הַאֲקָדֶמְיָה לַלָּשׁוֹן הַעִבְרִית''', ''Ha'academia Lalashón Ha'ivrit''), kreita laŭ leĝo de la [[Kneset]] de [[1953]] kiel la supera institucio por la hebrea lingvo, ĝi difinas la normigon de la [[gramatiko]], la [[ortografio]], la reguloj de la transkribado kaj hebreaj interpunkciaj diakritoj, bazitaj sur la historia evoluo de la lingvo. La Akademio konsistas el 23 membroj, inter ili lingvistoj, profesoroj de [[Judismo|judaj studoj]] kaj [[Biblio|bibliaj]], kaj ankaŭ fakuloj en aliaj kampoj, poetoj, verkistoj, tradukistoj kaj aliaj. La decidoj de la Akademio pri lingvistiko, leksiko kaj idiomaĵo estas devigaj por ĉiuj oficialaj instancoj de [[Israelo]].
 
== Diversaj variantoj ==
[[Biblia Hebrea]] (Hebree: עִבְרִית מִקְרָאִית Ivrit Miqra'it aŭ לְשׁוֹן הַמִּקְרָא Leshon ha-Miqra), nomita ankaŭ Klasika Hebrea, estas arkaika formo de [[Hebrea]], nome [[Kanaano|kanaana]] [[Semida lingvaro|semida lingvo]] parolata de [[judoj]] en la areo nune konata kiel [[Israelo]], iome okcidente de la [[rivero Jordano]] kaj oriente de la [[Mediteranea Maro]]. La termino "Hebrea" ne estis uzata por la lingvo de la Biblio,<ref name=Barton>[https://books.google.co.uk/books?id=LtD4Xomh4XgC&pg=PA7#v=onepage&q&f=false The Biblical World, John Barton, Taylor & Francis, 2004, p7] Quote: "Interestingly, the term 'Hebrew' (ibrit) is not used of the language in the biblical text"</ref> kiu estis referencata kiel Kanaana aŭ Judaha,<ref name=Barton/> sed la nomo estis uzata en tekstoj en [[Greka]] kaj [[Miŝno|Miŝna Hebrea]].<ref name=Barton/>
 
Linio 49:
 
== Hebrea influo en Esperanto ==
[[FileDosiero:Targum.jpg|thumb|235px|Paĝo el 11a-jarcenta [[Aramea lingvo|aramea]] ''[[Targum]]'', nome manuskripto de la Hebrea Biblio.]]
La uzo de la hebrea lingvo kiel lingvo de la Biblio kaŭzis, ke pluraj hebreaj [[etimo]]j estis adoptataj en la fontolingvoj de Esperanto (same kiel en multaj aliaj lingvoj), kaj de tie en [[Esperanto]]. Ekzemple: [[Jehovo]], [[Kabalo]], [[Mesio]], [[rabeno]], [[Pasko]], [[sabato]], [[semidoj]].
 
Linio 58:
Pluraj vortoj venis rekte el la hebrea : [[aŝkenazo]]j, [[gojo]], [[koŝera]], [[Pesaĥo]], [[sefardoj]], [[ŝabato]].
 
== Bildaro ==
<gallery>
Dosiero:Silwan-inscr.jpg|<!-- eta|maldekstra|180px|La [[_Shebna_]] lintelo, de la tombo de reĝa stevardo fundamenti en [[_Siloam_]], (datitaj el la 7-a jarcento _BCE_. -->
Linio 71:
* [[Judoj]]
 
== Notoj ==
<references/>
 
== Bibliografio ==
* Hoffman, Joel M. ''In the Beginning: A Short History of the Hebrew Language''. New York: NYU Press. ISBN 0-8147-3654-8.
* Izre'el, Shlomo (2001). Benjamin Hary, eld. "The Corpus of Spoken Israeli Hebrew". (CoSIH): Working Papers I. [https://humanities.tau.ac.il/~cosih/english] Alirita la 2an de Februaro 2016.
Linio 89:
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{EL}}* [http://www.hebrew.ecott.ch/ Hebrea lingvo moderna] Fonto de perinterretaj lerniloj pri la lingvo
{{EL}}* [http://hebrew-academy.huji.ac.il retejo de la akademio pri la hebrea lingvo]
{{EL}}* [http://foundationstone.com.au/HtmlSupport/FrameSupport/onlineHebrewTutorialFrame.html reta studejo pri la hebrea]
 
{{havenda artikolo|Hebrea lingvo}}