Ekologio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Anstataŭigo de ne plu uzota Ŝablono:EL; vidu VP:DT en Marto 2017
Aldonado de alternativa esperantiga termino.
Linio 2:
{{Scienco}}
[[Dosiero:ErnstHaeckel.jpg|thumb|[[Ernst Haeckel]], kreinto de la termino ''ekologio'' konsiderata ankaŭ fondinto de ties studado.]]
'''Ekologio''' (de la [[greka]]: οἶκος, "domo"; - λογία, "studo pri"), aŭ '''ekoscienco''', estas la scienca studo de interagoj inter [[organismo]]j kaj ilia medio, kiel ekzemple la interagaj organismoj kiujn havas kun unu la alia kaj kun ilia abiota medio. Temoj de intereso al ekologoj inkludas la [[biodiverseco]]n, distribuon, kvanton ([[biomaso]]), nombron ([[populacio]]) de organismoj, same kiel konkuradon inter ili ene de kaj inter [[ekosistemo]]j. Ekosistemoj estas kunmetitaj de dinamike interrilatantaj partoj inkluzive de organismoj, la komunumoj kiujn ili konsistigas, kaj la ne-vivantaj komponentoj de sia medio. Ekosistemaj procezoj, kiaj ekzemple primarproduktado, [[pedogenezo]], nutra cirkulado, kaj diversaj niĉaj konstruaktivecoj, reguligas la fluon de [[energio]] kaj [[materio]] tra medio. Tiuj procezoj estas daŭrigitaj per organismoj kun specifa vivhistoriaj trajtoj, kaj la gamo da organismoj estas nomitaj biodiverseco. Biodiverseco, kiu rilatas al la gamoj da [[specio]]j, [[geno]]j, kaj ekosistemoj, plifortigas certajn ekosistemajn servojn.
 
Ekologio estas interfaka kampo kiu inkludas [[biologio]]n kaj [[terscienco]]n. La vorto "ekologio" ("Ökologie") estis kreita en 1866 fare de la germana sciencisto [[Ernst Haeckel]] (1834-1919). Malnovgrekaj filozofoj kiaj ekzemple [[Hipokrato]] kaj [[Aristotelo]] bazigis la fundamentojn de ekologio en siaj studoj pri [[naturhistorio]]. Moderna ekologio transformiĝis en pli rigoran sciencon en la fino de la [[19-a jarcento]]. Evoluaj konceptoj en adaptado kaj [[natura selektado]] iĝis bazaj ŝtonoj de moderna ekologia teorio. Ekologio ne estas sinonima kun [[medio]], [[ekologiismo]], [[naturhistorio]], aŭ [[mediscienco]]. Ĝi estas proksime rilatita al [[evolua biologio]], [[genetiko]], kaj [[etologio]]. Kompreno de kiel biodiverseco influas ekologian funkcion estas grava fokusareo en ekologiaj studoj. Ekologoj serĉas klarigi aspektojn de: