Unuiĝintaj Nacioj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 56:
Jen listo de la ĉefaj fakoj de UN:
* En la ''[[Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj|Ĝenerala Asembleo]]'', ĉiu membroŝtato de la UN reprezentiĝas. Ĉi tie, ĉiu ŝtato havas egalan povon de voĉdonado. Tamen, rezolucioj de la Asembleo estas ne leĝoj, sed nur rekomendoj nedevigaj.
* La ''[[Konsilio de Sekureco]]'' estas pli pova fako: ĝiaj [[Rezolucio de la Unuiĝintaj Nacioj|rezolucioj]] pezas kiel internacia leĝo, kaj povas rajtigi, se necese, perforton por obeigi danĝerajn ŝtatojn kaj konservi la pacon en la mondo. Ĝia anaro spegulas la venkintaron de la [[Dua mondmilito]]: [[Britio]], [[Ĉinio]], [[Francio]], [[Rusio]], kaj [[Usono]] reprezentiĝas daŭre, kaj ĉiu el tiuj kvin povas unusole vetoi ajnan rezolucion. La tuta anaro nombriĝas 15; la aliajn membrojn elektas la Ĝenerala Asembleo je ĉiu dua jaro.
* La ''[[Ekonomia kaj Socia Konsilio de UN|Ekonomia kaj Socia Konsilio]]'' celas plibonigi la staton de homaj rajtoj, ktp. Ĝia anaro nombriĝas 54.
* La ''[[Konsilio de Kuratorado]]'' celis gvidi la multajn koloniojn kaj dependajn teritoriojn de la postmilita mondo al paca sendependiĝo. Ĉi tiu konsilio provizore ĉesis operacii en [[1994]] post la sendependiĝo de la fina UN-kuratorita lando, [[Palaŭo]].