Geografio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Anstataŭigo de ne plu uzota Ŝablono:EL; vidu VP:DT en Marto 2017
Aldonado de "Tersurfascienco" kiel alieblo per diri "Geografio"
Linio 1:
{{Scienco}}
[[Dosiero:Physical World Map 2004-04-01.jpeg|eta|290px|Mapo de la mondo. 2004]]
'''Geografio''' (de la [[greka lingvo|grekaj]] vortoj ''γη'' [ge] = "tero", kaj ''γραφειν'' [grafejn] = "priskribi") aŭ Tersurfascienco estas [[scienco]], kiu studas la strukturon kaj fizikajn ecojn de la [[tersurfaco]] kaj ilian interagon kun la [[homo|homaj]] agoj. Ĝi do priskribas la [[spaco|spacajn]] strukturojn kaj okazaĵojn sur la tersurfaco, la efektojn de tiuj strukturoj kaj okazaĵoj al la homa agado, kaj la efektojn de homa agado al la tersurfaco. La geografio do kombinas [[natura scienco|naturajn]] kaj [[socia scienco|sociajn]] [[scienco]]jn. Ĝi kreas konceptojn por la komprenado kaj la solvado de problemoj inter la homoj kaj ilia [[medio]].
 
Ĉefceloj de la geografio estas eltrovo de [[maniero]]j de racia teritoria organizo de la [[socio]] kaj naturekspluatado, kreado de fundamentoj por [[strategio]] de [[ekologio|ekologie]] sendanĝera [[evoluo]] de la [[socio]]. Gravaj objektoj de geografiaj esploroj estas interagoj de la [[homo]] kaj la [[naturo]], [[regulo|regularo]] de dislokigo kaj influo de la komponentoj de geografia medio en loka, [[regiono (geografio)|regiona]], [[nacio|nacia]], [[kontinento|kontinenta]], [[oceano|oceana]] kaj tutmonda niveloj. Sciencisto, kiu okupiĝas pri geografio, nomiĝas [[geografo]].