Kolonja Milito: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 2:
La '''Kolonja Milito''' (germane: ''Kölnischer Krieg'', ''Truchsessicher Krieg'') estis konflikto, kiun efektivigis de 1583 ĝis 1588 ĉefe [[elektepiskopujo Kolonjo|elektepiskopaj kolonjaj]] kaj [[Bavarujo|bavaraj]] trupoj. La milito malsukcesigis la provon, ŝanĝi la [[ĉefepiskopujo Kolonjo|ĉefepiskopujon Kolonjo]] en heredeblan, protestantan duklandon.
==Fono==
Ekigo de la [[milito]] estis la konfesia ŝanĝo de la [[kolonjo|kolonja]] [[ĉefepiskopo]] kaj [[elektoprinco]] Gebhardo la 1a de Waldburg, kiu volis ŝanĝi [[ElektoepiskopujoKolonjoElektoepiskopujo Kolonjo|Elektoepiskopujon Kolonjo]] en profanan [[princlando]]n.
 
Gebhardo la 1a de Waldburg (1547-1601), laŭ germana titolo ''Truchseß von Waldburg'', estis princo-elektisto kaj ĉefepiskopo kolonja. Li studis en Ingolstadt, Dillingen kaj Perugia kaj iĝis katedrala kapitulano en [[Augsburg]] jam en 1560, poste en [[Strasburgo]] kaj en 1567 en [[Kolonjo]]. En 1574 li estis dekano strasburga kaj en 1576 ĉefpastro katedrala en Augsburg, finfine en 1577 ĉefepiskopo kolonja. Por povi edzinigi grafinon Agnes von Mansfeld (la geedziĝo okazis la [[2an de februaro]] [[1583]]) Gebhard konvertiĝis je [[kalvinismo]] en 1582. Li proklamis egalrajtecon de la [[konfesio]]j, metis al la [[kapitulano]]j la [[konfesio]]n je ilia dispono kaj estis tial kulpigata pro la vundado de la Eklezia Rezervo (regulo de la ''[[Paco de Aŭgsburgo]]''). Post sia geedziĝo kun la [[protestanta]] grafino Agneta de Mansfeld la 2an de februaro 1583 Gebhardo estis detronigata kiel [[ĉefepiskopo]], la [[1an de aprilo]] 1583 [[Papo]] [[Gregorio la 13a]] [[Ekskomuniko|ekskomunikis]] lin. Sed la katedrala kapitulanaro rezistis kiam li volis daŭre teni oficialajn postenojn ekleziajn surloke. La germanaj protestantoj ankaŭ ne apogis lin ĉar Gebhard favoris ne la luteraniman, sed la kalvinisman kredon.
== Sinsekvo ==
[[dosiero:Truchsessischer Krieg.svg|eta|250px|Mapo de Princelektolando Kolonjo. La ŝtataj limoj kaj la riveroj korespondas kun la nuna paso.]]
En [[Rejnlando]] estiĝis sekvatempe akraj militaj konfrontadoj inter la anoj de Gebhardo kaj la [[Elekto-Palatinato|elekto-palatinataj]] trupoj sur la unua same kiel la [[bavarujo|bavaraj]] kaj [[hispanujo|hispanaj]] trupoj sur la alia flankoj, kiujn la kapitulanaro de [[katedralo de Kolonjo|Kolonjo]] formale estis vokinta por helpo, post kiam ĝi la 23an de majo 1583 estis elektinta Erneston de [[Bavarujo]] ĉefepiskopo de Kolonjo kiel posteulo de Gebhardo. Al la militistoj, sur kiuj Ernesto sin apogis je la batalo pri la imperie grava elektoprinclando kaj ĉefepiskopujo Kolonjo, ankaŭ apartenis Roberto de Lynden.
[[dosiero:Inname van Godesberg - Capture and destruction of Godesburg in 1583 (Frans Hogenberg) Edit2.jpg|eta|Detruo de Kastelo Godesburg dum la Kolonja Milito]]
 
La katolikaj flankoj nomumis princon Ernst von Bayern nova reganto, kio kaŭzis militeksplodon. En 1583 fakte batalatis. Subtenis princon Ernst kaj la bavaroj kaj la nederlandanoj katolikaj. La konvertiĝinta Gebhard helpitis fare de la [[palatinato|palatinatoj]] sed devis fuĝi en 1584 al [[Nederlando]]. En 1589 li iris al Strasburgo.
 
== Sinsekvo ==