Kapdoloro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e plibonigadeto per AWB
As eo (diskuto | kontribuoj)
aldonita: epidemiologion
Linio 4:
 
Oni ofte povas kuraci simplan kapdoloron kun [[senpreskriba medikamento|senpreskriba]] [[analgezio]] kiel [[aspirino]], [[paracetamolo]], [[ibuprofeno]]. Tamen, iuj kapdoloroj devigas alian taŭgan kuracadon.
 
== Epidemiologio ==
Ĉirkaŭ 64-77% el la homoj havas kapdoloron dum iu momento en siaj vivoj. Dum ĉiu jaro, averaĝe, 46-53% de homoj havas kapdolorojn.<ref name=":0">Stovner, LJ; Andree, C (2010) "Prevalence of headache in Europe: A review for the Eurolight project." Journal of Headache Pain. 11(4): 289-299. ''doi:[[doi:10.1007/s10194-010-0217-0|10.1007/s10194-010-0217-0]] PMC [https://www.ncbi.nlm.nih.gov/pmc/articles/PMC2917556 2917556] PMID [https://www.ncbi.nlm.nih.gov/pubmed/20473702 20473702]''</ref> <ref>Manzoni, GC; Stovner, LJ, J (2010). " Epidemiology of headache". Handbook of Clinical Neurology. ''Handbook of clinical neurology.'' '''97''': 3-22. COI: 10.1016/s0072-9752 (10) 97001-2. <nowiki>PMID 20816407</nowiki>.</ref>La plej multaj el tiuj kapdoloroj ne estas danĝeraj. Nur ĉirkaŭ 1-5% el la homoj irantaj al la urĝejo pro kapdoloroj havas iun gravan malsanon.
 
Pli ol 90% de kapdoloroj estas primaraj kapdoloroj.<ref>Kunkel, Robert S. (2010-08-01 ). " [http://www.clevelandclinicmeded.com/medicalpubs/diseasemanagement/neurology/headache-syndromes/ Headache] ". ''Disease Management Project: Publications''. Cleveland Clinic . </ref> La plej ofta tipo el tiuj primaraj kapdoloroj estas la tensia kapdoloro.<ref name=":0" /> La plejmulto de homoj kun tensia kapdoloro havas "epizodan" kapdoloron, kiu aperas dum kelkaj horoj kaj poste malaperas. Nur 3.3% de plenkreskuloj havas t.n. kronikajn tensiajn kapdolorojn, kun kapdoloroj aperantaj dum pli ol 15 tagoj en monato.
 
Ĉirkaŭ 12-18% de homoj en la mondo havas migrenon.<ref name=":0" /> Pli da virinoj ol viroj suferas de migreno (en Eŭropo kaj Nordameriko, 5-9% de viroj spertas migrenon, rilate al la elcentaĵo de 12-25% inter virinoj).
 
Ara kapdoloro (angle: cluster headache) estas relative rara. Ĝi koncernas nur 1-3 el 1000 homoj en la mondo. Ara kapdoloro estas proksimume trifoje pli ofta ĉe viroj ol virinoj.
 
== Kialoj ==