Stefan MacGill: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Eo-Jaro
+ dua oficperiodo kiel vicprezidanto de UEA, provizora redaktoro de “Esperanto”
Linio 27:
== Movadaj funkcioj ==
Li kunfondis la [[Esperanta Junulara Asocio de Nov-Zelando|Esperantan Junularan Asocion de Nov-Zelando]] en 1964 kaj aktivis en ĝi ĝis 1972. Ekde 1977 Stefan MacGill estis vicprezidanto kaj sekve en 1979 kaj 1980 [[prezidanto de TEJO]]. Lia ĉefa projekto dum 1980 estis la realigo de la unua seminario de TEJO, kiu ricevis financan kaj organizan subtenon de la Eŭropa Junulara Fonduso (EJF). Tio okazis en la centro de EJF en Strasburgo, Francio, kun gvidantoj Claude Piron, Claude Gacond kaj li mem. La interpretisto por la seminario estis Farjon de la Gatinerie el Belgio. Okazis depost tiam regule multaj dekoj da subtenataj seminarioj, kiuj kune envenigis al TEJO multajn centojn da miloj da eŭroj. De 1989 ĝis 1992 li estis vicprezidanto de [[ILEI]], de 1992 ĝis 1994 li estis kaj denove ekde 2009 ĝis 2013 li estas prezidanto de ILEI<ref name="ipr"/>. En 1989, li laboris refondi la komunajn ekzamenojn de UEA-ILEI kaj estis ĝia sekretario de 1989-1995. En 1992 li estis la redaktoro de la rubriko ''Junularo'' en la magazino ''[[Monato (gazeto)|Monato]]''<ref>{{Monatoref|numero=1992/01|paĝo=3|titolo=Enkonduko|ligilo=|aŭtoro=Paul Peeraerts}}</ref> Li estis prezidanto de [[ILEI]] de 2009 ĝis 2013.
La 20-an de julio 2013 Stefan MacGill dum la komitatkunsido de la [[UK 2013|98-a UK]] en [[Rejkjaviko]] estis elektita kiel vicprezidanto de [[UEA]]. En la [[UK 2016|101-a UK]] en [[Nitro]] li estis reelektita por la dua trijara oficperiodo.
 
Ekde januaro 2017 ĝis marto 2017 Stefan MacGill kiel vicprezidanto de UEA estis provizora redaktoro de ĝia oficiala organo, ''[[Esperanto (revuo)|Esperanto]]''.
 
== Familio ==