Universitato de Strasburgo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Linio 4:
 
== Historio ==
La universitato emergisemerĝis el la humanisma luterana universitato, fondita en la jaro 1538 far [[Johannes Sturm]] en la [[libera regna urbo]] [[Strasburgo]]. Ĝi transformiĝis al universitato en 1621 kaj altiĝis al la rango de reĝa universitato en 1631. Inter la unuaj studentoj de la universitato enviciĝas [[Angelus Silesius|Johann Scheffler]] (1624-1677), kiu studis Medicinon kaj pli malfrue konvertiĝis al katolikismo, fariĝante fama kaj renoma kiel poeto kaj mistikulo. La luterana germana universitato ankoraŭ ekzistis post la aneksado de la urbo far [[Ludoviko la 14-a (Francio)|Ludoviko la 14-a]], en 1681, - en 1770, unu el la tiamaj famaj studentoj estas [[Johann Wolfgang von Goethe]] (1749-1832) - sed definitive transformiĝis en franca universitato dum la [[Franca revolucio de 1789|Franca revolucio]].
 
En 1872, la universitato refondiĝis de la germanoj kiel "Imperiesto Vilhemo-Universitato", germane ''Kaiser-Wilhelm-Universität'', post la [[Francia-Prusia Milito|Milito inter Francio kaj Prusio]] kaj la redono de Alzaco-Loreno al Germanio kaŭzante elmigradon de la franco-parolantaj profesoroj al Okcidento. Dum la Germana Imperio la universitato amplekse ekspansiiĝis kaj sennombraj konstruaĵoj estis starigitaj ĉar la universitato intencis fariĝi germana montrofenestro kontraŭ la franca kulturo en Alzaco. En 1918, Alzaco-Loreno estis redonita al [[Francio]], kaj tiam kontraŭa elmigro da germanparolantaj profesoroj okazis.