Duspiritulo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 3:
"Duspirito" ne estas interŝanĝebla kun "[[GLAT]]-a," "[[Gejo|geja]]," aŭ "[[transsekseco|transseksa]] indiĝena amerikano";<ref name=NYT2/> la titolo malsamas de la plimulto da okcidentaj, normaj difinoj pri [[sekseco]] kaj [[socia sekso]] tiel, ke ĝi ne temas pri tia homo, kun kiu oni dormas, nek onia persona identeco; anstataŭe, ĝi estas konsiderata kiel sankta, spirita kaj ceremonia rolo, kiun rekonas kaj konfirmas la ceremonia komunumo de la Plejaĝuloj de la Duspiritoj.<ref name=Estrada/><ref name=NYT2/>
 
[[Tria sekso|Tria kaj kvara seksaj]] roloj tradicie plenumataj de duspiritaj homoj inkludas laboron kaj vestaĵojn, kiujn oni asocias kun kaj viroj kaj virinoj. Ne ĉiuj triboj/nacioj havas rigidajn seksajn rolojn sed, inter tiuj, kiuj havas ilin, iuj kredas je almenaŭ kvar seksoj: feminaineca virino, masklaineca virinoviro, feminavireca viro,virino kaj masklavireca viro.<ref name=Estrada/>
 
Kvankam iuj trovis la terminon utila por intertriba organizado, ne ĉiuj indiĝenaj amerikanaj kulturoj tiel konceptas sekson aŭ seksecon, kaj la plimulto da nacioj uzas nomojn el siaj propraj lingvoj.<ref name=NativeOut101/><ref name=terms>"[http://nativeout.com/twospirit-rc/two-spirit-101/two-spirit-terms-in-tribal-languages/ Two Spirit Terms in Tribal Languages]" at ''NativeOut''. Accessed 23 Sep 2015</ref> Kvankam [[Tutindianismo|tutindianismaj]] terminoj ne ĉiam estas konvenaj aŭ bonvenaj, la termino ĝenerale pli akceptiĝis ol tiu, kiun ĝi anstataŭis.<ref name=NativeOut101/> La plividebliĝadon de la duspirita koncepto en la dominanta kulturo rigardis indiĝenaj komunumoj kiel potencigan sed kun nedezirataj konsekvencoj. Ekzemploj estas la disvastiĝo de [[stereotipoj pri indiĝenaj popoloj de Nordameriko|misinformo]] pri la kulturoj de la indiĝenaj popoloj, tutindianismo, kaj [[Varigado#Kultura varigado|kultura alproprigo]] de indiĝenaj identecoj kaj ceremoniaj vojoj fare de neindiĝenoj, kiuj ne komprenas, ke duspiriteco estas specife indiĝen-amerikana kaj unuanacia kultura identeco, kiujn neindiĝenoj nepre ne prenu por si.<ref name=Pember>{{citaĵo el la reto|url=https://rewire.news/article/2016/10/13/two-spirit-tradition-far-ubiquitous-among-tribes/|titolo=‘Two Spirit’ Tradition Far From Ubiquitous Among Tribes|eldonejo=[[Rewire (website)|Rewire]]|persona nomo=Mary Annette |familia nomo=Pember |dato=13-a de oktobro 2016|alirdato=17-a de oktobro 2016}}</ref><ref name=Cameron>Cameron, Michelle. (2005). Two-spirited Aboriginal people: Continuing cultural appropriation by non-Aboriginal society. ''Canadian Women Studies'', ''24'' (2/3), 123–127.</ref>